Morille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morille
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37183
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 227  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 5° 42′ U (mapo)40.806111111111-5.6975Koordinatoj: 40° 48′ N, 5° 42′ U (mapo) [+]
Alto 929 m [+]
Areo 22,94 km² (2 294 ha) [+]
Morille (Provinco Salamanko)
Morille (Provinco Salamanko)
DEC
Morille
Morille
Situo de Morille
Morille (Hispanio)
Morille (Hispanio)
DEC
Morille
Morille
Situo de Morille

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morille [+]
vdr

Morille estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 239 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 20 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Inter 1950-aj kaj 1980-aj jaroj funkciis minoj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]