Pura TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moriscio)
- La mallongigo TI en Pura TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Pura.

Pura
Blazono de Pura
Blazono de Pura
Blazono de Pura
Preĝejo Sankta Marteno en Pura
Preĝejo Sankta Marteno en Pura
Preĝejo Sankta Marteno en Pura
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Magliasina
Koordinatoj  45° 58′ 55″ N 8° 52′ 12″ O / 45.98194 °N, 8.87000 °O / 45.98194; 8.87000 (mapo)Koordinatoj: 45° 58′ 55″ N 8° 52′ 12″ O / 45.98194 °N, 8.87000 °O / 45.98194; 8.87000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1320
Areo 3,04 km²
Alteco 387 m super marnivelo
Poŝtkodo 6984
Komunumkodo 5216
Mapo de Pura
Mapo de Pura
Mapo de Pura

Pura estas komunumo de la Komunumaro Magliasina kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1320 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pura situas en la suba parto de la regiono Malcantone, proksimume 2 kilometrojn okcidente de la Lago de Lugano, 12 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Al Pura apartenas la vilaĝoj Pura, Magliasina kaj Moriscio, kaj krome la setlejoj Prelongo, Romani kaj Ronchettone. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,04 km², de kiuj 72,5% estas kovritaj de arbaro, 9,4% servas por agrikulturo kaj 17,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pura limas en nordo al Curio, en nordoriento al Neggio, en oriento al Magliaso, en sudoriento al Caslano, en sudo al Ponte Tresa, kaj en okcidento al Croglio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la suda limo de Pura pasas la kantona ĉefvojo n-ro 398 de Lugano al Ponte Tresa. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. La haltejo Caslana de la etspura trama fervojo de Lugano al Ponte Tresa situas rekte apud la sudorienta komunumlimo. Tra la vilaĝocentro kondukas buso, kiu kondukas de Magliaso al Novaggio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pura datiĝas el la jaro 751. Dum mezepoko la Monaĥejo San Pietro Cielo d'Oro en Padovo, la katedrala kapitolo de Como kaj la Abatejo de Disentis estis bienposedantoj en Pura. La pastra preĝejo Sankt Marteno estis la unuan fojon menciita en la jaro 1352. Ĝi estis grandigita en la jaroj 1642 kaj 1658. En la 2-a duono de la 20-a jarcento estis konstruitaj multaj novaj domoj en Pura kaj la loĝantaro signife kreskis.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Pura

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]