Moritz Richard Schomburgk
Moritz Richard Schomburgk | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Richard Schomburgk | |||||
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1811 en Freyburg | ||||
Morto | 24-an de marto 1891 (79-jaraĝa) en Adelaide Botanic Garden | ||||
Tombo | North Road Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando Prusio ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Robert Hermann Schomburgk (mul) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Pauline Schomburgk (mul) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Otto Schomburgk (mul) ![]() ![]() | ||||
Parencoj | Charles Edward Herbert (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo vinfaristo militisto ĝardenisto botanikisto botanika kolektisto ![]() | ||||
Laborkampo | Plantoscienco ![]() | ||||
Aktiva en | Suda Aŭstralio • Adelajdo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Reisen in Britisch-Guiana in den Jahren 1840-1844 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Moritz Richard SCHOMBURGK (5a de Oktobro 1811 – 24a de Marto 1891), ĝenerale konata kiel Richard Schomburgk, estis germana botanikisto kaj zorgisto de la Adelaida Botanika Ĝardeno.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis botanikon en Berlino kaj en la Reĝaj Ĝardenoj en Potsdam. En 1844, li veturis en la brit-prusa Botanika Ekspedicio al Brita Gujano kaj al Brazilo, estrita de sia frato Robert. Li kolektis por la Muzeo de la Universitato de Berlino. Post la politika agitado en Eŭropo en 1848, li elmigris al Gawler, Suda Aŭstralio. En 1865, li iĝis direktoro de la Botanika Ĝardeno de Adelajdo, posteno kiun li retenis ĝis sia morto, estante sukcedita de Maurice William Holtze. En 1848, li verkis Versuch einer Zusammenstellung der Flora und Fauna von Britisch-Guiana (1848).
La Ŝomburgka mikropigio estis oficiale priskribita de Jean Louis Cabanis kaj ĝia nomo estis dediĉita al Moritz Richard Schomburgk en "Reisen in Britisch-Guiana in den Jahren 1840-1844 : nebst einer Fauna und Flora Guiana's nach Vorlagen von Johannes Müller, Ehrenberg, Erichson, Klotzsch, Troschel, Cabanis und Andern" en 1848.[1] Aliaj taksonoj nomitaj laŭ li estis la lacerto Ctenotus schomburgkii.[2][3] kaj la fiŝo Sillago schomburgkii Wilhelm Peters, 1864[4]
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1879. On the Urari: The Deadly Arrow-Poison of the Macusis, an Indian Tribe in British Guiana. Reimpreso de BiblioLife, 2015, 22 p. ISBN 1296743144, ISBN 9781296743147
- 1847. Jean Louis Cabanis, Moritz Richard Schomburgk, Christian Gottfried Ehrenberg, Franz Hermann Troschel, Wilhelm Ferdinand Erichson, Johannes Müller. Reisen in Britisch-Guiana in den Jahren 1840-1844: nebst einer Fauna und Flora Guiana's nach Vorlagen von Johannes Müller, Ehrenberg, Erichson, Klotzsch, Troschel, Cabanis und Andern, J. J. Weber, 1847
- 1846. Richard Schomburgk's Travels in British Guiana, 1840-1844, v. 1. Publicó General Books LLC, 2010, 382 p. ISBN 1152586750, ISBN 9781152586758 reimpreso con Walter Edmund Roth. Publicó BiblioLife, 2015, 482 p. ISBN 1293988960, ISBN 9781293988961
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2018-07-01) “The identity of two of Azara's "mystery" waterbirds”, Caldasia 40 (2), p. 393–389. doi:10.15446/caldasia.v40n2.69840.
- ↑ Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Schomburgk", p. 237).
- ↑ Ctenotus schomburgkii [www.reptile-database-org].
- ↑ Series EUPERCARIA (Incertae sedis): Families CALLANTHIIDAE, CENTROGENYIDAE, DINOLESTIDAE, DINOPERCIDAE, EMMELICHTHYIDAE, MALACANTHIDAE, MONODACTYLIDAE, MORONIDAE, PARASCORPIDIDAE, SCIAENIDAE and SILLAGINIDAE. The ETYFish Project Fish Name Etymology Database. Christopher Scharpf and Kenneth J. Lazara (22 September 2018). Arkivita el la originalo je 2022-04-07. Alirita 16a de Marto 2022 .