Saltu al enhavo

Moritz Sassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moritz Sassi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1880 (1880-06-13)
en Vieno
Morto 25-an de septembro 1967 (1967-09-25) (87-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moriz Sassi or Moritz SASSI (13a de Junio 1880 – 25a de Septembro 1967) estis aŭstria ornitologo kiu laboris en la Naturhistoria Muzeo de Vieno.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Sassi naskiĝis en Vieno al Eugen kaj Ida kiuj posedis la palacon Schwindgasse en Vieno kaj Villa Sassi en norda Italio. Sassi studis en Hegelgasse kaj soldatservis ĉe Drakuloj. Li poste studis zoologion en la Universitato de Vieno kun Karl Grobben kaj Berthold Hatschek, verkis disertacion pri la anatomio de Anomia ephippium, per kiu li ricevis doktorigon en 1903. Li poste sekvis intereson en arto. En 1905 li aliĝis al ekspedicio en angl-egipta Sudano estrita de Franz Werner, kolektis nombrajn specimenojn de birdoj kaj mamuloj, kaj priskribis kelkajn kiel novaj por la scienco kiel la Procavia slatini (nune simple sinonimo de la rokhirako) dediĉita al sia amiko Rudolf Slatin.

En 1908 li aliĝis al la Naturhistoria Muzeo de Vieno estrite de Franz Steindachner kaj trejnita de Ludwig Lorenz von Liburnau. Dum la Unua Mondmilito. li estis sendita al la Sudorienta Fronto kaj batalis ĉe la rivero Lovćen en Montenegro. En 1920 li dungiĝis kiel sciencista helpanto kaj eklaboris por la kolekto de Emil Weiske (1867-1950). Poste li ekzamenis la kolektojn faritajn de Steindachner en Brazilo, de Viktor Pietschmann kaj Selim Hassoun en Mezopotamio, kaj de Rudolf Grauer en Orienta Afriko. Li ankaŭ aliĝis al kelkaj ekspedicioj kiel al Dalmatio kaj Kostariko. Li organizis kunvenon de la Germana Ornitologia Societo en Vieno en 1932. Dum la militjaroj, li zorgis por ke la birdokolektoj estu sekure stokitaj en la Palaco Schönbrunn.

Lia kolegaj ornitologoj kreis kelkajn taksonoj liahonore kiel Serinus flavivertex sassii fare de Oscar Neumann kaj Accipiter minullus sassii fare de Erwin Stresemann. Genron Sassius kreis Walter Rothschild kaj Ernst Hartert en 1926 por supozita Havaja sunbirdo Sassius simplex (Lotena sunbirdo) kiu estis poste identigita kiel bazita sur false komponita specimeno.