Moritz Schlick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moritz Schlick
Persona informo
Naskonomo Friedrich Albert Moritz Schlick
Naskiĝo 14-an de aprilo 1882 (1882-04-14)
en Berlino
Morto 22-an de junio 1936 (1936-06-22) (54-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Pötzleinsdorfer Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de LaŭzanoUniversitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo fizikistofilozofo • universitata instruisto • filozofo de scienco
vdr

Friedeich Albert Moritz SCHLICK (Berlino, 14-a de Aprilo 1882 – Vieno, 22-a de Junio 1936), konata ankaŭ kiel Moritz Schlick, estis germana filozofo, fizikisto kaj profesoro de juda deveno, fondinto de la Viena Cirklo, promocianto de la logika empirismo.

En 1922 Schlick estis nomumita profesoro de filozofio de la induktaj sciencoj en la Universitato de Vieno, post du nekontentigaj nomumoj en Rostock kaj Kiel. Samjare okazis du gravaj aferoj. Unuflanke, grupo de filozofoj kaj sciencistoj —inter aliaj, Rudolf Carnap, Herbert Feigl, Johan Craidoff, Kurt Gödel, Hans Hahn, Otto Neurath, kaj Friedrich Waismann— sugestis al Schlick okazigi regulajn kunsidojn por diskuti pri scienco kaj filozofio. Dekomence ili eknomiĝis Asocio Ernst Mach, sed ekde tiam ili estis konataj kiel Viena Cirklo.

Ankaŭ en 1922 oni publikigis la Tractatus logico-philosophicus de Ludwig Wittgenstein,​ verko kiu proponis inter alia, logikan teorion de simbolismo kaj teorion de la lingvaĵo kiel imago. Schlick kaj lia grupo estis impresitaj per la verko kaj faris ĝin diskuttemo de preskaŭ ĉiu kunsido. Schlick mem kontaktis kun Wittgenstein en 1924 kaj elstarigis la virtojn de la Tractatus rilate al sia cirklo. Finfine Wittgenstein akceptis kunsidi kun Schlick, Craidoff kaj Waismann por studi la Tractatus kaj aliaj ideojn. Pere de la influo de Schlick, Wittgenstein ekkonsideris la perspektivon reveni al la filozofio post dek jaroj de foresto. Tiel parte pro Schlick kaj liaj kompanoj Wittgenstein ekredaktis la meditadon kiu poste rezultis en lia verko Philosophische Untersuchungen.

Li estis murdita de studento, kiu poste iĝis naziisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lebensweisheit. Versuch einer Glückseligkeitslehre. Munich, Becksche Verlagsbuchhandlung 1908[1]
  • "Das Wesen der Wahrheit nach der modernen Logik", en: Vierteljahrsschrift für wissenschaftliche Philosophie und Soziologie, Jg. 34, 1910, p. 386–477
  • "Die philosophische Bedeutung des Relativitätsprinzips", en: Zeitschrift für Philosophie und philosophische Kritik, 159, 1915, S. 129–175
  • Raum und Zeit in der gegenwärtigen Physik. Berlin: Verlag von Julius Springer 1917 (4th ed. 1922)
  • Hermann von Helmholtz. Schriften zur Erkenntnistheorie (Publikigistoj: Moritz Schlick & Paul Hertz). Berlin: Springer 1921[2]
  • Allgemeine Erkenntnislehre. Berlin: Verlag von Julius Springer 1918 (2a eldono 1925)[3]
  • "Kritizistische oder empiristische Deutung der neuen Physik?", en: Kant-Studien, 26, 1921, p. 96–111[4]
  • "Einsteins Relativitätstheorie". en: Mosse Almanach, 1921, S. 105–123.[5][6]
  • "Erleben, Erkennen, Metaphysik", in: Kant-Studien, 31, 1926, p. 146–158[7]
  • "Vom Sinn des Lebens", en: Symposion. Philosophische Zeitschrift für Forschung und Aussprache, Jg. 1, 1927, p. 331–354[8]
  • Fragen der Ethik. Vienna: Verlag von Julius Springer 1930[1]
  • "Gibt es ein Materiales Apriori?", 1930
  • Moritz Schlick (1930). “Die Wende der Philosophie”, Erkenntnis 1, p. 4–11. doi:10.1007/BF00208605. 
  • "Unanswerable Questions?", 1935
  • "Meaning and Verification", 1936
  • Gesammelte Aufsätze 1926–1936. Vienna: Gerold & Co. 1938
  • Die Probleme der Philosophie in ihrem Zusammenhang. Frankfurt: Suhrkamp Verlag 1986
  • Moritz Schlick Gesamtausgabe. Vienna/New York: Springer Verlag 2006. — kopio de Vol. I/1, I/2, I/3, I/5, I/6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Reprinted in Vol. I/3 of the Moritz Schlick Gesamtausgabe
  2. Prefaco de la eldonistoj represita en Vol. I/5 de Moritz Schlick Gesamtausgabe, pp. 255–264
  3. Represita kiel Vol. I/1 de Moritz Schlick Gesamtausgabe
  4. Represita en Vol. I/5 de Moritz Schlick Gesamtausgabe, pp. 223–250
  5. Kontribuo al konkurenco Scientific American; por fona informado vidu p. 31ff en: Fynn Ole Engler, Moritz Schlick und Albert Einstein, MPI for the History of Science, 2006
  6. Represita en Vol. I/5 de Moritz Schlick Gesamtausgabe, pp. 157–178
  7. Represita en Vol. I/6 de Moritz Schlick Gesamtausgabe, pp. 33–56
  8. Represita en Vol. I/6 de Moritz Schlick Gesamtausgabe, pp. 99–128