Mormona Filantropia Departemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mormona Filantropia Departemento (angle: LDS Philanthropies) estas departemento de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj ĝi okupiĝas pri faciligado de donacoj al humanitaraj kaj edukaj iniciatoj inkluzive de la Universitato Brigham Young, la Mormona Ekonomia Kolegio kaj la Fondaĵo por Daŭra Edukado.

La programoj de ĉi departemento estas por ĉiuj homoj kiuj povus bezoni ĝin, estante aŭ ne mormono. Ĝi disponigas helpon en multaj landojn de la mondo kaj provizias asistadon al viktimoj je naturkatastrofoj, inkluzive de higienaĵoj, manĝaĵo kaj akvo.