Mormona Tabernakla Ĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membroj de la Mormona Tabernakla Ĥoro

La Mormona Tabernakla Ĥoro estas la ĥoro kiu reprezentas kaj estas sponsorita de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, konsiderata unu el la plej famaj ĥoroj de Usono kaj la mondo.

La Mormona Tabernakla Ĥoro konsistas el 360 membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj estis kreita en 1847. Preskaŭ ĉiuj ĝiaj prezentadoj okazas en la Mormona Tabernaklo en Sallaga Urbo, Utaho kaj estas akompanata de impresiga kaj fama orgeno el 11.623 orgenfajfiloj.

La himnaro venas de la moderna himnaro publikigita en 1985 kaj enhavas 341 himnojn. La ĥoranoj ne povas superi 20 jarojn da membreco en la ĥoro, ne ricevas monon kaj por la usonaj mormonoj estas fiero aparteni al ĝi.