Mormona estraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Notu ke la termino kvorumo je la mormona pastreco havas alian signifon ol la tipa . Ĝi signifas aro.)

La Unua Prezidentaro[redakti | redakti fonton]

La Kvorumo de la Unua Prezidentaro estas la plej alta estraro de la eklezio. Ĝin konsistigas la prezidento de la eklezio kaj ties du konsilantoj. Ili estas akceptataj de la membraro kiel "profetoj, vidantoj, kaj revelaciistoj". La dek-sepa prezidento de la Eklezio estas Russell M. Nelson, la unua konsilanto estas Dallin H. Oaks, kaj la dua konsilanto estas Henry B. Eyring. La membroj de la Unua Prezidentaro estas ankaŭ apostoloj.

La Dek Du Apostoloj[redakti | redakti fonton]

La Kvorumo de la Dek Du Apostoloj estas egala je aŭtoritato al la Unua Prezidentaro, sed kiam Unua Prezidentaro estas origanizita, tiu gvidas la eklezion. Je la morto de la prezidento, la Unua Prezidentaro oficiale malorganiĝas, kaj la Kvorumo de la Dek Du Apostoloj elektas novan prezidenton. Ĝis nun, tiu estas ĉiam la prezidento el la apostoloj.

Kiam ekmankas prezidento, ĉu pro morto, ĉu pro elekto kiel prezidento de la eklezio, la membraro elektas novan. Ĝis nun, tiu estas ĉiam la plej longe servinta el la kvorumo. La nuna prezidento de la kvorumo estas Thomas S. Monson. Ĉar li servas kiel unua konsilanto en la Unua Prezidentaro, Boyd K. Packer servas kiel anstataŭa prezidento. La aliaj apsotoloj estas:

Sepdekuloj[redakti | redakti fonton]

La Kvorumoj de Sepdek estas dividitaj en du grupoj: la membroj de la unua kaj dua kvorumoj estas, kiel la Unua Prezidentaro kaj la Dek Du Apostoloj, universalaj aŭtoritatoj de la eklezio. La membroj de la aliaj kvorumoj estas areaj aŭtoritatoj; ĉiu kvorumo prizorgas specifian regionon aŭ regionojn. Teorie, povas esti ĝis kvarcent naŭdek (sepfoje sepdek) Kvorumoj de Sepdek kaj ĉiu kvorumo povas havi ĝis sepdek membrojn, kvankam nun estas nur ok kvorumoj kaj neniu kvorumo havas tiom da membroj.

Prezidentaro[redakti | redakti fonton]

La Prezidentaron de la Sepdek konsistigas sep sepdekuloj. Ili estas ĝenerale membroj de la Unua Kvorumo de Spedek, sed Robert C. Oaks estas membro de la Dua Kvorumo.

  • Earl C. Tingey
  • D. Todd Christofferson
  • Charles Didier
  • Merrill J. Bateman
  • Robert C. Oaks
  • Neil L. Andersen
  • Ronald A. Rasband

Unua Kvorumo[redakti | redakti fonton]

La Unua Kvorumo de la Sepdek estas egala je aŭtoritato al la Unua prezidentaro kaj la Dek Du Apostoloj, sed kiam unu aŭ ambaŭ el tiuj estas organizitaj, la Unua Kvorumo de la Sepdek funkcias sub ĝia gvidado. Krom la ses prezidentoj supre menciitaj, la membroj de la Unua Kvorumo estas:

  • Carlos H. Amado
  • David S. Baxter
  • Shayne M. Bowen
  • Monte J. Brough
  • Sheldon F. Child
  • L. Whitney Clayton
  • Gary J. Coleman
  • Spencer J. Condie
  • Gene R. Cook
  • Quentin L. Cook
  • Claudio R. M. Costa
  • Benjamin De Hoyos
  • Robert K. Dellenbach
  • John B. Dickson
  • David F. Evans
  • Christoffel Golden Jr.
  • Walter F. González
  • C. Scott Grow
  • Bruce C. Hafen
  • Donald L. Hallstrom
  • Keith K. Hilbig
  • Richard G. Hinckley
  • Jay E. Jensen
  • Marlin K. Jensen
  • Daniel L. Johnson
  • Kenneth Johnson
  • Paul V. Johnson
  • W. Rolfe Kerr
  • Yoshihiko Kikuchi
  • Paul E. Koelliker
  • John M. Madsen
  • Richard J. Maynes
  • Lynn A. Mickelsen
  • Marcus B. Nash
  • Dennis B. Neuenschwander
  • Glenn L. Pace
  • Anthony D. Perkins
  • Paul B. Pieper
  • Bruce D. Porter
  • Carl B. Pratt
  • Lynn G. Robbins
  • Cecil O. Samuelson, Jr.
  • Steven E. Snow
  • Ulisses Soares
  • Francisco J. Viñas
  • Lance B. Wickman
  • W. Craig Zwick

Dua Kvorumo[redakti | redakti fonton]

Krom Robert C. Oaks, supre menciita, la membroj de la dua kvorumo estas:

  • Mervyn B. Arnold
  • Douglas L. Callister
  • Craig A. Cardon
  • Craig C. Christensen
  • Shirley D. Christensen
  • Don R. Clarke
  • James M. Dunn
  • Keith R. Edwards
  • Stanley G. Ellis
  • Daryl H. Garn
  • D. Rex Gerratt
  • Larry W. Gibbons
  • Ronald T. Halverson
  • Spencer V. Jones
  • Won Yong Ko
  • Gerald N. Lund
  • Clate W. Mask Jr.
  • Dale E. Miller
  • Robert F. Orton
  • William W. Parmley
  • Wolfgang H. Paul
  • Wayne S. Peterson
  • H. Bryan Richards
  • R. Conrad Schultz
  • W. Douglas Shumway
  • Lowell M. Snow
  • Donald L. Staheli
  • Robert R. Steuer
  • David R. Stone
  • H. Bruce Stucki
  • Paul K. Sybrowsky
  • William W. Walker
  • Robert J. Whetten
  • Richard H. Winkel
  • Robert S. Wood
  • H. Ross Workman

Tria Kvorumo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Tria Kvorumo prizorgas Afrikon, Eŭropon, kaj nordan Azion.

Kvara Kvorumo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Kvara Kvorumo prizorgas Meksikon, Centran Amerikon, kaj nordan kaj okcidentan Sudamerikon.

Kvina Kvorumo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Kvina Kvorumo prizorgas okcidentan kaj nordokcidentan Nordamerikon kaj Utahon.

Sesa Kvorumo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Sesa Kvorumo prizorgas centran, orientan, nordorientan, sudorientan, kaj sudokcidentan Nordamerikon, krom Utaho.

Sepa Kvorumo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Sepa Kvorumo prizorgas sudan Sudamerikon.

Oka Kvorumo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Oka Kvorumo prizorgas sudan Azion, Aŭstralion, Nov-Zelandon, kaj pacifikajn insulojn.

Stanga Prezidento kaj Alta Konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La termino stango estas komparo: Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, loĝlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj ĝiaj stangoj, kaj neniu el ĝiaj ŝnuroj disŝiriĝos (Jesaja 33:20)

Stangon konsistigas pluraj kongregacioj aŭ branĉoj de la eklezio. Stangon gvidas prezidento kaj ties du konsilantoj. Stango ankaŭ havas altan konsilantaron kun dek du membroj. Tiu organizo paralelas la Unuan Prezidentaron kaj la Dek Du Apostolojn, kaj fakte la Kvorumo de la Dek Du Apostoloj estas ankaŭ nomata la alta konsilantaro de la tuta eklezio. Tamen, novan stangan prezidenton ne elektas la alta konsilantaro, sed la universalaj aŭtoritatoj.

Estas 2.701 stangoj en la eklezio.

Misia Prezidento kaj Distriktaj Prezidentoj[redakti | redakti fonton]

La eklezio havas 341 misiojn. La misiestro estas nomata prezidento kaj li havas du konsilantojn. Lokoj kiuj ne estas ene de stango estas anstataŭe ene de misia distrikto. Ĉiu distrikto ankaŭ havas prezidenton kaj du konsilantojn. La misian prezidenton ĉefe koncernas la plentempaj misiistoj sub lia zorgo, kaj la distriktaj prezidentoj prizorgas la aliajn membrojn. Estas 643 misiaj distriktoj.

Episkopo kaj Branĉa Prezidento[redakti | redakti fonton]

Kongregacio havas pli da membroj ol branĉo. Stangoj povas havi kaj kongregaciojn kaj branĉojn, sed misiaj distriktoj povas havi nur branĉojn. Kongregacion gvidas episkopo kaj branĉon gvidas prezidento. Ambaŭkaze la gvidanto havas du konsilantojn. Estas 27.087 kongregacioj kaj branĉoj en la eklezio.