Morrissey
Morrissey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Morrissey en la jaro 2006
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Steven Patrick Morrissey | ||||
Naskiĝo | 22-an de majo 1959 (64-jaraĝa) en Davyhulme | ||||
Ĝenroj | Alternativa rokmuziko, Barata popmuziko, Punk-rokmuziko | ||||
Profesio | Muzikisto, soloa kantisto, tekstisto | ||||
Instrumentoj | Voĉa muziko, Piano | ||||
Aktivaj jaroj | 1978 - nuntempo | ||||
Eldoninto | 1982-1987: Rough Trade (UR), Sire (Usono) 1988-1994: His Master's Voice/Parlophone (UR), Sire (Usono) 1995: RCA (UR), Reprise (Usono) 1997: Mercury 2003-2007: Attack/Sanctuary 2007- : Decca | ||||
Parencaj temoj |
The Smiths The Nosebleeds Slaughter & the Dogs | ||||
Retejo | www.itsmorrisseysworld.com | ||||
| |||||
Steven Patrick MORRISSEY, konata kiel Morrissey estis la kantisto kaj lirikisto de la legenda rokgrupo The Smiths. Post malfondo de la bando li ekfaris muzikon sole. Morrissey estas unu el la plej estimataj kantoverkistoj de brita popularmuziko. Li nuntempe loĝas en Romo.
Produkto
Albumoj
Solokariero
Albumo
- Viva Hate - 1988
- Bona Drag - 1990
- Kill Uncle 1991
- Your Arsenal - 1992
- Beethoven Was Deaf - koncerte -1993
- Vauxhall and I - 1994
- Southpaw Grammar - 1995
- Maladjusted - 1997
- Viva Hate - Limited Edition - 1998
- You Are The Quarry - 2004
- Live at Earls Court - 2005
- Ringleader of the Tormentors - 2006
Morrissey kaj la franca kino
La brita kantisto ĉiam ŝatis Francion, kaj aparte la francan kinon. Tiel, dum la periodo The Smiths, dum li mem kreas la albumajn jaketojn por la grupo, Morrissey elektis bildon de Jean Marais en la filmo Orphée (1950) por ilustri la 45-turniĝan vinildiskon This Charming Man kaj tiu de Alain Delon en L'Insoumis (1965) kiel kovro de la albumo The Queen is Dead.
En lia lasta albumo, la kanzono At Last I Am Born enhavas tiun strofon : « Look at me now / from difficult child / to spectral hand / to Claude Brasseur / blah, blah, blah, blah... » Homaĝo por la aktoro eltrovita en Bande à part, filmo de Jean-Luc Godard aperinta en 1964.
Dum la koncerto en Olympia, la 11-an de aprilo 2006, la scenejo estis interalie ornamita de granda faksimilo de foto de Sacha Distel, Morrissey citante tiu vespere Anna Karina, Sami Frey, Brigitte Bardot, sed ankaŭ Serge Gainsbourg kaj Françoise Hardy inter liaj plej ŝatataj artistoj. Laste, dum somero de 2006, dum la festivalo Rock en Seine, apud Parizo, la kantisto prezentiĝis kiel « Jean Gabin ».
Eksteraj ligiloj
- Morrisey on ¡ponte los cascos! artikolo pri Morrissey kaj EKK (hispane)