Mortigoj de ekleziuloj en Italio en la dua postmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la origino de la Mortigoj de ekleziuloj en Italio en la dua postmilito:

Dum la jarduo sinsekva al la finiĝo de la militaj malamikaĵoj de la dua mondmilito, en Italio, inter la nombraj mortigoj kiuj vidis kuntrenitaj (kiel aktoroj aŭ viktimoj), en la centranordo de la Lando personoj aliĝintaj al diversaj ideologioj, okazis iuj krimaj epizodoj kies viktimoj apartenis al la klerikaro de la Katolika Eklezio. Historiistoj Mino Martelli kalkulis en 110 la nombron de tiaj krimoj.[1]

Politika kadro[redakti | redakti fonton]

Post la akordoj de la Jalta konferenco inter la plej grandaj aliancaj ŝtatpotencoj, ĉe la fino de la dua mondmilito Italio ekmarŝis eniri en zonon influitan de Usono kaj Anglio. Rigida regado estis tamen alestiĝinta inter la partizanaj fortoj dum la rezistado: ene de la porliberiga komitato, la partizanoj inspiriĝantaj al katolikismo preferis kunekzisti kun la pozicioj de la okcidentaj potencoj (Usono kaj Anglio), dum tiu inspiriĝintaj la socialismo (fakte marksismo) preferis enviciĝi ĉe tiuj de la Sovetunio.

Ĉar la sacerdotoj,informite konsciis pri diktatoreco kaj kontraŭreligia persekuto en Sovetunio, inklinis oponi la elekton de la komunista partio, sin trovis elmetitaj al persekutoj flanke de disveriĝintaj komunistaj partizanoj. Kaj okazis, en teritorio nur nefirme regata de la centra registaro, la masakroj nun priskribitaj alude.

La mortigoj[redakti | redakti fonton]

La mortigoj okazis prefere en [Elimlio-Romanujo]], en la perimetro kiu poste estis difinita Triangulo de la morto. [2]pro la forta koncentriĝo de tiaj krimoj kiuj tamen ne “limiĝis” al nuraj sacerdotoj.</ref> Inter la kazoj kiuj plej havis kaj havas rimarkindecon utilas mencii almenaŭ iujn el la kvindek okazintaj en tiu triangulo:

Emilio[redakti | redakti fonton]

  • Rolando Rivi, dekkvarjaraĝa seminariano, estis mortigita en landeto Monchio de Palagano (Modeno). Malmultajn tagojn antaŭ la finiĝo de la milito, li estis torturita pro supozita spionado avantaĝe de faŝistoj, al li estis altrudite kraĉi sur la krucifikso kaj sin senigi je la talaro: antaŭ lia refuto, la torurantoj ĝin deŝiris kaj je ĝi faris pilkon kaj pilkludis kaj fine lin mortigis. [3]. La Katolika Eklezio en 2013 lin proklamis beatulo.
  • Carlo Terenziani, kvardekvinjaraĝa, iam kapelano de faŝistaj rotoj, estis pafita, kontraŭ la muro de lia paroĥo, de la komunista partizana justico kvar tagojn post la liberigo, akuzita pri kunlaborismo.
  • Domenico Gianni, mortigita la saman tagon de la liberigo.
  • Enrico Donati, la 13-an de majo 1945.
  • Giuseppe Preci, la 24-an de majo 24 majo 1945.
  • Giuseppe Tarozzi, la 25-an de majo 1945.
  • Giovanni Guicciardi, la 10-an de junio de 1945.
  • Raffaele Bortolini, mortigita la 20-an de junio 1945.
  • Giuseppe Rasori, la 2-an de julio de 1945.
  • Luigi Lenzini, la 21-an, la 21-an de julio 1945.
  • Achille Filippi, la 25-an de julio de 1945.
  • Alfonso Reggiani, parokestro, la 5-an de decembro 1945.
  • Francesco Venturelli, 16-an de januaro 1946.
  • Umberto Pessina, la 18-an de junio de januaro 1946. Lia figuro de pastro socie engaĝiĝinta kaj lia mortigo estis objekto de filmo-dokumento (1998).

Romanujo[redakti | redakti fonton]

  • Tiso Galletti, 46jaraĝa, parokestro, mortigita ĉiam de la komunistaj partizanoj, la 18-an de majo 1945.
  • Teobaldo Daporto, parokestro, la 10-an de decembro 1945. [4]

Publika informo[redakti | redakti fonton]

Eĉ la informo estis praktike malhelpapa. En la kvindekaj jaroj la episkopo de la Regio en Emilio, Beniamino Socche, kune kun laŭcela komitato, provis obteni permeson establi monumento al la “nekonataj pastroj”, sed la povo ne atingis sukceson. [5]

En la printempo de 1990, familianoj de iuj viktimoj, kies restaĵoj neniam troviĝis, lanĉis publikan peton por ke estu indikataj almenaŭ la enterigan lokon por ke oni povu humane entombigitaj. Poste kelke da tempo, pere de la ĵurnalo Il Resto del Carlino, la komunista eksa partizano kaj eksa deputito Otello Montanari respondis invitante ke kiu scias parolu: sed la respondo ne plaĉis al la komunistaj regantoj kiuj iom post iom lin izoligis el tiuj partiaj aŭ partiecaj ŝarĝoj. La rezulto, fine, estis entombigo de restaĵoj anonime indikitaj.

La klerikaro mem nur malforte insistis por la esploro kaj puno de la krimuloj: historiistoj hipotizas ke ĝi timis la akuzon pri tro febla distanĉiĝo el la faŝista reĝimo, kies diktaturo, tamen, estis, eĉ pli timata pro ĝia kontraŭreligio.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mino Martelli, Una guerra e due resistenze, 1940-1946, Bari, Edizioni Paoline, 1976.
  2. Kiu etendiĝis tra zonoj de la provincoj de Bolonjo, [[Modeno] kaj Regio en Emilio.
  3. Andrea Zambrano, Beato Rolando Maria Rivi, il martire bambino, imprimatur Editore, 2014.
  4. Tiu listo ne kalkulas la sacerdotojn mortigitajn ekstere de la Triangulo de la morto kaj tiujn perforte eliminitajn en la eksaj italaj teritorioj.
  5. Roberto Beretta. «Stragi partigiane: il triangolo dei preti». Avvenire, 20/1/2004.
  6. c Roberto Beretta. «Le ulteriori responsabilità di Togliatti», in Avvenire, 27/2/2004.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Davide Ferrario e Daniele Vicari. Comunisti. Documentario, betacam-pellicola, 58'. Produzione Dinosaura, partecipazione TELE+, 1998.
  • Storia dei partigiani coinvolti nell'uccisione di Umberto Pessina.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]