Mortmemoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mortmemoro estas la rita memorigo pri mortintoj kaj apartenas diversgrade al la mortokulto de homaj socioj. Laŭ pli malvasta senco ĝi estas la mortmemoro ekde la antivo. Mortmemoro-esploro estas nuntempe fiksa ero de la mezepokismo.

La mortmemoro en la mezepoko[redakti | redakti fonton]

Religia signifo[redakti | redakti fonton]

La mezepokan mortmemoron difinis la kristana kompreno de la morto. Por kristano de la mezepoko la morto ne estis la fino de la vivo. Laŭ lia imago li atendis reviviĝi la Lasta Tago kun Kristo kaj atingi la eternan savon. La mortotago estis la „dies natalis“, la vera naskiĝtago. Ĝis ĉi tiu tago la memoro pri la mortinto estus konservenda, por ke tiu ĉi kune kun la vivantoj povos partopreni la saviĝon. Samtempe la mortmemoro estingu la surterajn pekojn de la mortinto, kiujn li mem ne plu povis pentofari. Per la devigo de la vivantoj, kiuj plenumu mortmemorajn servojn, ekestis komuneco trans la morto.

Por mezepokano do estis grave, dumvive prizorgi sian mortmemoron, per tio la mortmemoro estis tre grava en la ĉiutaga vivo. Preĝan mortmemoron li povis akiri per donaĵoj, almozoj, donacoj aŭ daŭremaj fondaĵoj kiel ekzemple la familio-monaĥejoj de eminentaj nobeloj, kiuj devigis la ricevantojn, ofte ja monaĥejojn, al mortmemoro. Fondaĵoj kadre de la mortmemoro ofte konsistigis la ekonomian bazon de la monaĥaj komunumoj. La nomado de la fondintoj dum la Alta Preĝo faris tiujn kvazaŭ partoprenantoj je la komunio.

La kreska nombro de memordevaj nomoj kaŭzis, ke tiuj ĉi estis registrata. La nomoj de personoj kaj personaroj estis registrataj en mortmemoraj libroj. En malfrua mezepoko, kiam la nombro de nomoj estis tiom kreskinta, ke ne plu ĉiu nomo povis esti laŭtlegata, oni realigis la partoprenon de la memorenuloj al la meso per tio, ke oni metis la mortmemoran libron sur la altaron.

Samtempe komenciĝis evoluo al pli individua formo de la mortmemoro. Krom „gefratiĝolibroj“ nun ankaŭ ekestis kalendare ordigitaj nekrologoj, per kiuj oni povis memorigi pri la mortintoj je iliaj mortotago. La testamento de datiĝanta je 1050 abatino de Essen Teofano, en kiu ŝi detale regulis siajn mortmemorajn servojn, jam deiras de individua mortmemoro.

Socia signifo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la stata socio de la mezepoko la mortmemoro ankaŭ havis altan socian gravecon. Kun la klopodo, memorigi la posteularon per bildoj, nom-nomado aŭ aliaj identigaj elementoj (ekz. blazonoj) al la reciproka preĝodevo, zu erinnern, ligiĝis kutime ankaŭ la bezono pri socia reprezentado de la individuo aŭ gento. Ili apartenas al la ĉefaj rimedoj, per kiuj estis komunikataj la aneco al stato kaj gento. Same kiel statano esprimis sian socian staton per laŭstata entombigo kaj laŭstata mortmemoro, ankaŭ estis komunikeblaj supreniĝo-pretendoj per aparte elspezaj praktikoj. Eminentaj nobelaj, sed ankaŭ patriciaj gentoj ofte fondodonacis proprajn tombopreĝejojn, en-kaze de la altnobelaro foje eĉ tutajn monaĥejojn.

Mortmemoro ankaŭ estis tasko de multaj mezepokaj komunecoj, ekzemple frataroj kaj gildoj. Ili ne nur certigis laŭstatan entombigon, sed ankaŭ devigis siajn membrojn ankaŭ al propetoj. Ankaŭ kompletaj monaĥejoj interkonsentis preĝan interfratiĝon kun aliaj monaĥejoj, por kies plenumo ili interŝanĝis memorlistojn kaj enprenis mortintajn kunfratojn, parte ankaŭ ties parencojn en nekrologojn. La prizorgado de la mortmemoro estis ero de la memkompreno de la klerikaro kiel oratores, kiel stato de la preĝistoj.

Historio-scienca graveco[redakti | redakti fonton]

Fontoj de la mortmemora praktiko ampleksas domojn aŭ domerojn same kiel ĉiujn formojn de eklezia ekipaĵo, ekzemple altaroj, fenestroj, tombometejojn, memorbildojn, juvelojn aŭ pastra ornamvestaĵo, inter ili multaj artotrezoroj kiel ekzemple la Oto-Matilda-Kruco el la katedrala trezoro de Essen. La mortmemoro postlasis krome multecon da skribaj fontoj, nomataj ekz. mortmemoraroj, interfratiĝo-libroj, nekrologoj, eklezij kalendaroj ktp.. Individuaj postlasaĵoj lige kun la devigo al la preĝomemorigo estas krome testamentoj, donacodokumentoj same kiel enskriboj en urbaj kaj juĝejaj libroj.

Trans ilia religi-, pensmanier- kaj arthistoria valoro el la fontoj de mezepoka mortmemoro ofte estas konkludeblaj interparencecoj, sociaj interligoj kaj aliaj historiaj fariĝoj. La deduktado tamen estas tre postulema aparte je alt-mezepokaj fontoj. Al la plej gravaj rezultoj de la mortmemora esploro apartenas la analizo de la regostilo de Henriko la Birdisto, deduktita el la ligo de el-kronika transdonado kun mortmemora praktiko. Ankaŭ la mencio de lia filo Otto la Granda kiel kunreĝo troviĝas en interfratiĝa listo de monaĥejo Reichenau.

Por la malfrua mezepoko la graveco de la mortmemoraj fontoj estas pli en la landa, regiona kaj urba historio. Ili ebligas konkludojn pri la kunfrataroj kaj aliaj fondosocietoj, sed ankaŭ pri ekonomi- kaj socihistoriaj demandoj. Transregionan gravecon havas kla mortintorulaĵoj kiel komunikloj ene de monaĥaj ordenoj por la eduka, literatura kaj monaĥeja historioj. Datrevenoj ebligas krom tio altvalorajn enrigardojn en la tiaman historian konscion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Althoff; Joachim Wollasch: Bleiben die Libri Memoriales stumm? Eine Erwiderung auf H. Hoffmann. En: Deutsches Archiv für Erforschung des Mittelalters vol. 56 (2000), pj. 33–54.
  • Dieter Geuenich, Otto Gerhard Oexle (eldoninto): Memoria in der Gesellschaft des Mittelalters (= Veröffentlichungen des Max-Planck-Instituts für Geschichte. vol. 111). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1994, ISBN 3-525-35648-X.
  • Caroline Horch: Der Memorialgedanke und das Spektrum seiner Funktionen in der Bildenden Kunst des Mittelalters. Langewiesche, Königstein i. Ts. 2001, ISBN 3-7845-7550-1 (Samtempe: Nimego, Kat. Univ., doktortezo, 2001).
  • Jens Lieven, Michael Schlagheck, Barbara Welzel: Netzwerke der Memoria. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0813-0.
  • Tanja Michalsky: Memoria und Repräsentation. Die Grabmäler des Königshauses Anjou in Italien (= Veröffentlichungen des Max-Planck-Instituts für Geschichte. vol. 157). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2000, ISBN 3-525-35473-8 (samtempe: Munkeno, Univ., doktortezo, 1995).
  • Otto Gerhard Oexle: Memoria in der Gesellschaft und in der Kultur des Mittelalters. En: Joachim Heinzle (eldoninto): Modernes Mittelalter. Neue Bilder einer populären Epoche. Insel-Verlag, Frankfurto ĉe majno / Lepsiko 1994, ISBN 3-458-16616-5, pj. 297–323.
  • Karl Schmid, Joachim Wollasch (eldoninto): Memoria. Der geschichtliche Zeugniswert des liturgischen Gedenkens im Mittelalter (= Münstersche Mittelalter-Schriften. vol. 48). Fink, Munkeno 1984, ISBN 3-7705-2231-1.
  • Karl Schmid, Joachim Wollasch: Die Gemeinschaft der Lebenden und der Verstorbenen. In: Frühmittelalterliche Studien. vol. 1, 1967, pj. 365–405.
  • Gabriela Signori: Hochmittelalterliche Memorialpraktiken in spätmittelalterlichen Reformklöstern. En: Deutsches Archiv für Erforschung des Mittelalters. 60 (2004), pj. 518–547.
  • Rolf de Weijert, Kim Ragetli, Arnoud-Jan Bijsterveld, Jeannette van Arenthals (eldonintoj): Living memoria. Studies in Medieval and Early Modern Memorial Culture in Honour of Truus van Bueren. (= Middeleeuwse Studies en Bronnen. Vol. 137). Verloren, Hilversum (NL) 2011, ISBN 978-90-8704-272-1 (Mit Beiträgen (auf deutsch) von Thomas Schilp, Otto Gerhard Oexle, u. A.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]