Morto de Adolf Hitler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kovrilpaĝo de la gazeto de la usonaj armitaj fortoj, Stars and Stripes, 2a de Majo 1945.

Adolf Hitler estis germana politikisto kaj la estro de la Nazia Partio, Kanceliero de Germanio el 1933 al 1945, kaj Führer ("Estro") de Nazia Germanio el 1934 al 1945. Li mortigis sin mem per pafo la 30an de Aprilo 1945 en sia rifuĝejo Führerbunker en Berlino.[1][2][3] Ankaŭ Eva Braun, lia edzino de antaŭ unu tago, memortigis sin per engluto de cianido.[4] Laŭ la kaj verkitaj kaj parolaj instrukcioj lasitaj de Hitlero, tiun vesperon iliaj restaĵoj estis forportitaj tra la porurĝaj ŝtuparoj de la bunkro, trempitaj en petrolo, kaj bruligitaj en la Regna Kancelierejo ekster la bunkro.[5][6] Registroj en la Sovetuniaj arkivoj montris, ke iliaj bruligitaj restaĵoj estis rekuperitaj kaj enterigitaj en sinsekvaj lokoj ĝis 1946.[7] En 1970, ili estis denove elterigitaj, kremaciitaj kaj la cindroj estis disigitaj.[8]

Rakontoj diferencas pri la kaŭzo de la morto; unu versio asertas, ke li mortis nur pro veneno[9] kaj alia versio postulis, ke li mortis pro memfarita pafo dum li formordis cianidujon.[10] Nuntempaj historiistoj malakceptis tiujn rakontojn kiel el soveta propagando[11][12] aŭ el intenca kompromito por rekunigi la diferencajn konkludojn.[13][14] Unu atestanto asertis, ke la kadavro de Hitlero montris signojn de pafo trabuŝa, sed tio malverŝajne estis pruvita.[15][16] Dentaj restaĵoj trovitaj en la kadavro de Hitlero estis kongruigitaj kun liaj dentaj informoj de 1945.[17][18] En 2009, usonaj esploristoj faris DNA analizon al kraniero kiu laŭ sovetaj funkciuloj estis de Hitlero.[19][20] La DNA analizo kaj posta ekzaminado indikis, ke ĝi apartenis al virino malpli ol 40-jaraĝa.[21][22]

Pro politikaj tialoj, Sovetunio prezentis variajn versiojn pri la sorto de Hitlero.[23][24] En la jaroj tuj post la milito, la sovetoj defendis, ke Hitlero ne estis mortinta, sed male li estis fuĝinta kaj estis protektita de iliaj iamaj Okcidentaj Aliancanoj.[25]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "... Günsche stated he entered the study to inspect the bodies, and observed Hitler ... sat ... sunken over, with blood dripping out of his right temple. He had shot himself with his own pistol, a PPK 7.65." (Fischer 2008, p. 47).
  2. "... blood dripped from a bullet hole in his right temple ..." (Kershaw 2008, p. 955).
  3. "... 30 April ... During the afternoon Hitler shot himself..." (MI5 staff 2011).
  4. "... her lips puckered from the poison." (Beevor 2002, p. 359).
  5. Kershaw 2008, pp. 954, 956.
  6. Linge 2009, pp. 199, 200.
  7. "... [the bodies] were deposited ... in an unmarked grave in a forest far to the west of Berlin, reburied in 1946 in a plot of land in Magdeburg." (Kershaw 2008, p. 958).
  8. "In 1970, the Kremlin finally decided to dispose of the body in absolute secrecy... the body, which had been concealed beneath a Soviet army parade-ground in Magdeburg, was exhumed at night and burned." (Beevor 2002, p. 431).
  9. "... both committing suicide by biting their cyanide ampoules." (Erickson 1983, p. 606).
  10. "... we have a fair answer ... to the version of ... Russian author Lev Bezymenski ... Hitler did shoot himself and did bite into the cyanide capsule, just as Professor Haase had clearly and repeatedly instructed ... " (O'Donnell 2001, pp. 322–323).
  11. "New versions of Hitler's fate were presented by the Soviet Union according to the political needs of the moment." (Eberle & Uhl 2005, p. 288).
  12. "The intentionally misleading account of Hitler's death by cyanide poisoning put about by Soviet historians ... can be dismissed." (Kershaw 2001, p. 1037).
  13. (Erickson 1983, p. 606)
  14. "... most Soviet accounts have held that Hitler also [Hitler and Eva Braun] ended his life by poison ... there are contradictions in the Soviet story ... these contradictions tend to indicate that the Soviet version of Hitler's suicide has a political colouration." (Fest 1974, p. 749).
  15. "Axmann elaborated on his testimony when questioned about his "assumption" that Hitler had shot himself through the mouth."(Joachimsthaler 1999, p. 157).
  16. "... the version involving a 'shot in the mouth' with secondary injuries to the temples must be rejected ... the majority of witnesses saw an entry wound in the temple.. according to all witnesses there was no injury to the back of the head." (Joachimsthaler 1999, p. 166).
  17. Lusher 2018.
  18. "... the only thing to remain of Hitler was a gold bridge with porcelain facets from his upper jaw and the lower jawbone with some teeth and two bridges." (Joachimsthaler 1999, p. 225).
  19. "Hitler's jaws ... had been retained by SMERSH, while the NKVD kept the cranium." (Beevor 2002, p. 431).
  20. "Deep in the Lubyanka, headquarters of Russia's secret police, a fragment of Hitler's jaw is preserved... A fragment of skull with a bullet hole lies in the State Archive". (Halpin & Boyes 2009).
  21. Goñi 2009.
  22. CNN staff 2009.
  23. Eberle & Uhl 2005, p. 288.
  24. Kershaw 2001, p. 1037.
  25. Eberle & Uhl 2005, p. 288.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]