Mortomarŝo de Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mortomarŝo de Brno estis parto de forpelo de la sudeto-germana loĝantaro el Moravio. Tio komenciĝis la 31-an de majo 1945 kaj okazis tra komunumo de Pohořelice ĉe la germana-ĉeĥa lingvolimo ĝis al Vieno.

Okazo[redakti | redakti fonton]

La germana loĝantaro estis perforte forpelita el la urbo. Ili estis kunpelitas sur la foirejon de Brno kaj sekvatage ili kaj la germanaj loĝantoj de la ĉirkaŭaj komunumoj. La forpelitoj devis marŝi 55 km en direkton de la germana-ĉeĥa limo. Post kiam la trapaso de la limo estis malpermesita, la travivantoj estis malfermitaj en grenejo en Pohořelice.

La marŝo trafis ĉefe la virinoj, infanojn, maljunulojn, dum la viroj estas plej ofte en kaptiteco aŭ estis internitaj en Brno.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

La mortomarŝon partoprenis ĉ. 27.000 germanaj civiloj, la nombro de la viktimoj varias inter 4000-8000 (germanaj fontoj) kaj kelkcentoj (ĉeĥaj fontoj). Fakto estas, ke oni trovis en amastombejo ĉe Pohrlitz 890 restaĵojn kaj 1000 pluajn en alia tombejo, sed oni trovis ankaŭ amastombejojn ĉe Drasenhofen, Mistelbach, Stammersdorf, kaj Purkersdorf. Oni kalkulas entute je 5200 mortintoj.

La mortoj okazis pro malfortiĝo, malsatego kaj la pro tiel estiĝintaj malsanoj (tifo).

Kulpuloj[redakti | redakti fonton]

La mortomarŝo de Brno estis planita klaj organizita agado, efektivigita fare de la antaŭe privilegiitaj ĉeĥaj laboristoj de la armilfabriko (Zbrojovka), kiuj volis montri sin kiel bonaj patriotoj. Ĉeforganizanto de tiu krimagado estis la ĉeĥa stabkapitano Bedřich Pokorný. Li poste oficiriĝis en la ĉĥa miniterio pri internaj aferoj kaj estas rigardata ankaŭ kiel organizanto de Masakro de Aussig, la 31-an de julio 1945.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]