Moruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moruso nigra)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Moruso
Nigra moruso, Morus nigra
Nigra moruso, Morus nigra
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Morusacoj Moraceae
Genro: Moruso Morus
L.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉirkaŭ 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj inter alie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:

Pli precize, oni povas uzi "morusarbon" (aŭ "morusujon") por montri la arbon kaj "morusberon" por montri la frukton.[2] Laŭ Reta Vortaro "moruso" estas nur la frukto.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Junaj morusarboj kreskas rapide, sed la pli maljunaj plantoj kreskas malrapide, kaj preskaŭ neniam superas 10-15 m altaj. La frukto estas obla frukto, 2-3 cm longa, ruĝa al malhela purpura kiam matura. Ĝi estas manĝebla, dolĉa kaj ĉe kelkaj specioj bongusta. La folioj de la morusarbo estas ekonomike gravaj, ĉar ĝi estas la sola manĝaĵo por la silkraŭpo, el kies kokonoj silko estas farita.

  • Morus alba (Blanka moruso, orienta Azio)
  • Morus australis (Suda moruso, sudorienta Azio)
  • Morus mesozygia (Afrika moruso, suda kaj centra Afriko)
  • Morus microphylla (Teksasa moruso, sudcentra Nord-Ameriko, Teksaso, Meksiko)
  • Morus nigra (Nigra moruso, sudokcidenta Azio)
  • Morus rubra (Ruĝa moruso, orienta Nord-Ameriko)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo aŭstrala moruso estas en PIV. Tamen tiu nomo havas plurajn problemojn: ne nur la radiko "aŭstral-" ne estas oficiala kaj mankas en pluraj vortaroj, sed eĉ en PIV "aŭstrala" signifas "rilata al la S hemisfero", kio ne taŭgas al la suda moruso, kreskanta en suda Azio, ne en la suda duonglobo.
  2. "moruso" en enreta PIV.
  3. "moruso" en Reta Vortaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]