Moscardón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moscardón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44124
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 1° 32′ U (mapo)40.332222222222-1.5369444444444Koordinatoj: 40° 20′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 415 m [+]
Areo 26,927904 km² ( 269 2.7 904 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moscardón (Provinco Teruelo)
Moscardón (Provinco Teruelo)
DEC
Moscardón
Moscardón
Situo de Moscardón
Moscardón (Hispanio)
Moscardón (Hispanio)
DEC
Moscardón
Moscardón
Situo de Moscardón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moscardón [+]
vdr

Moscardón [moskarDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín. La loknomo Moscardón estas ne-etimologie komprenebla en la hispana kiel muŝego aŭ viandmuŝo. Ĉiuokaze estas tiurilate ok nigraj muŝegoj sur flava fono en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Moscardón estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Moscardón estas sur tre montara areo, tre malfacile komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1703 tra Terriente suden kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1513 tra Bezas oriente al Teruelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj. Temas pri loko facile defendebla, ĉar ravino ĉirkaŭas la loĝlokon kiel natura bariero. La loko okupas strategian punkton ligitan laŭvide kun la turo Andador de Albarracín kaj kun la montopinto Javalón, ekde kie oni povas vidi la preĝejon, kiu eble anstataŭis iaman gvatoturon.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Moscardón kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Frías de Albarracín en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 53 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la urbodomo, cisterno-muelejo, popola arkitekturo, naturaj lokoj, fontoj, pinaroj; kaj rivera fiŝkaptado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]