Saltu al enhavo

Moseo Bagramjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moseo Bagramjan
Persona informo
Naskiĝo
en Karabakh
Morto
Loĝloko Ĉenajo Sankt-Peterburgo
Okupo
Okupo revoluciulo
serafa doktoro
thought leader (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Moseo Baghramjan (armene Մովսես Բաղրամյան) estis gvidanto (kies nask- kaj mort- datoj ne estas konataj) de la liberiga armena movado en la 18-a jarcento. Li naskiĝis en Montara Karabaĥo, sed loĝis poste en Rusio. En 1763 alvenis kun Hovsep Emin al Kaŭkazio kaj partoprenis en la reorganizado de la armena fronto kontraŭ la persaj kaj turkaj invadintoj. Ekde 1768 vivis en Barato ene de la armena komunumo de tiu lando kie li fariĝis aktiva membro de la grupo Ŝahamir Ŝahamirjan, propagando de la liberigaj ideoj. En 1773 publikigis sian libron "Tetrak, vor kochvi hordorak", li estis unu el la aŭtoroj de la unua konstitucio de Armenio kiu nur restis en projekto.