Moseo de Ĥoreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moseo de Ĥoreno
Մովսէս Խորենացի
Persona informo
Մովսէս Խորենացի
Naskiĝo ĉ. 4-a jarcento
en Harman, Tarono,  Reĝlando Armenio
Morto ĉ. 5-a jarcento
en Persa Armenio,  Sasanida Imperio
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Lingvoj armena vd
Ŝtataneco Reĝlando Armenio vd
Familio
Gefratoj Mambre Vercanoĥ vd
Profesio
Okupo historiistotradukisto • filologo • verkisto vd
Laborkampo historiohistoriografiohistorio de Armenio vd
Verkado
Verkoj Historio de Armenio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moseo de Ĥoreno aŭ pli konate Movses Ĥorenaci (ĉ. 410–490-aj jaroj p.K .; armene: Մովսես Խորենացի, prononcita  [mɔvˈsɛs χɔɾɛnɑˈtsʰi] , ankaŭ skribita kiel Movses Xorenac'i, kaj Moses Chorenensis en latinaj fontoj) estis elstara armena historiisto de la periodo de Malfrua Antikvo kaj la aŭtoro de la elstara verko Historio de Armenio .

Ĥorenaci estas meritigita je la plej frua konata historiografia laboro pri la historio de Armenio skribita en la armena, sed ankaŭ estis poeto, aŭ himnoverkisto, kaj gramatikisto. La Historio de Armenio estis verkita laŭ peto de princo Sahak de la dinastio de la bagratidoj kaj havis grandegan efikon super la armena historiografio. Ĝi estis vaste uzita kaj citita de postaj mezepokaj armenaj aŭtoroj. Kvankam aliaj armenoj kiel Agatangelos antaŭe verkis historiojn pri Armenio, la verko de Moseo enhavas apartan signifon, ĉar ĝi enhavas unikan materialon pri la malnovaj perbuŝaj tradicioj en Armenio antaŭ la konvertiĝo al kristanismo kaj, pli grave, spuras armenan historion de la tempo de Moseo ĝis ĝiaj originoj.

Ĥorenaci estas konsiderata kiel la "patro de la armena historio" (patmahajr), kaj kelkfoje oni nomas lin la "armena Herodoto"[1][2] Khorenatsi's work became the first attempt of a universal history of Armenia.[1]. La laboro de Ĥorenaci fariĝis la unua provo de universala historio de Armenio.

Moseo identigis sin kiel juna disĉiplo de Mesrop Maŝtoc, inventinto de la armena alfabeto, kaj estas rekonita de la Armena Apostola Eklezio kiel unu el la Sanktaj Tradukistoj[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

La biografiaj detaloj de Moseo estas donitaj fine de la Historio de la Armenoj, sed aldonaj informoj donitaj de pli postaj mezepokaj armenaj historiistoj permesis al modernaj erudiciuloj kunigi pliajn informojn pri li. Oni kredas, ke Moseo naskiĝis en la vilaĝo Ĥorni (ankaŭ literumita kiel Ĥoron kaj Ĥoronk) en la armena provinco TaronoTuruberano iam en 410. Tamen iuj fakuloj asertas, ke se li naskiĝus tie, li estus konata kiel Moseo de Ĥoron[4]. Ili anstataŭe situigas la lokon de lia naskiĝo de Tarono al la armena provinco Sjuniko, en la vilaĝo Ĥorena en la regiono Harband[5].

Li ricevis sian edukadon en Sjuniko kaj poste estis sendita por esti instruita sub la aŭspicio de Mesrop Maŝtoc, la kreinto de la armena alfabeto, kaj de la Katolikoso Sahak Partev. Ĉar ekzistis malfacilaj kondiĉoj por traduki la Biblion de la greka al la armena, Mesrop kaj Sahak sentis la bezonon sendi Moseon kaj plurajn el iliaj aliaj studentoj al Aleksandrio, Egiptio, en tiu tempo la centro de eduko kaj lernado, tiel ke ili mem lernis la grekan kaj sirian, same kiel gramatikon, elokventon, teologion kaj filozofion[6].

Reveno al Armenio[redakti | redakti fonton]

Moseo de Ĥoreno (maldekstre) en manskribaĵo de la 14-a jarcento.

La studentoj forlasis Armenion iam inter 432 kaj 435. Unue ili iris al Edeso, kie ili studis en la lokaj bibliotekoj. Poste ili transiris al Jerusalemo kaj Aleksandrio. Post studado en Aleksandrio dum sep jaroj, Moseo kaj liaj samklasanoj revenis al Armenio, nur por trovi ke Mesrop kaj Sahak jam mortis. Moseo esprimis sian ĉagrenon en lamento ĉe la fino de Historio de la armenoj :

Dum ili [Mesrop kaj Sahak] atendis nian revenon por festi la plenumojn de siaj studentaj [t.e., tiu de Moseo], ni rapidis de Bizanco, atendante, ke ni dancos kaj kantos dum geedziĝo ... kaj anstataŭe, mi trovis min malĝoja ĉe la piedo de la tomboj de niaj instruistoj ... Mi eĉ ne alvenis ĝustatempe por vidi iliajn okulojn fermiĝi nek aŭdi ilin paroli iliajn finajn vortojn.

Por plue malfaciligi iliajn problemojn, la etoso en Armenio, al kiu Moseo kaj la aliaj studentoj revenis, estis tre malamika kaj la denaska loĝantaro rigardis ilin kun malestimo[7]. Dum pli postaj armenaj historiistoj kulpigis tion pri malklera loĝantaro, ankaŭ persa ideologio kaj politiko kulpis, ĉar ĝiaj regantoj "ne povis toleri altedukitajn junajn erudiciulojn freŝajn de grekaj centroj de lernado."  Konsiderante ĉi tiun etoson kaj persekuton fare de la persoj, Moseo kaŝis sin en vilaĝo proksime al Eĉmiadzin kaj vivis en relativa izoleco dum kelkaj jardekoj[8].

Gjut, Katolikoso de Ĉiuj Armenoj (461–471), unu tagon renkontis Moseon vojaĝante tra la regiono kaj, nekonscie pri sia vera identeco, invitis lin vespermanĝi kun kelkaj el liaj studentoj. Moseo komence silentis, sed post kiam la lernantoj de Gjut kuraĝigis lin paroli, Moseo faris mirindan paroladon ĉe la manĝotablo. Unu el la studentoj de la Katolikoso povis identigi Moseon kiel homon, kiun Gjut serĉis; baldaŭ oni komprenis, ke Gjut estas unu el la iamaj samklasanoj kaj amikoj de Moseo. Gjut ĉirkaŭbrakis Moseon kaj, estante aŭ kalcedona kristano, aŭ, almenaŭ, tolerema al ili (ĉar Moseo ankaŭ estis kalcedona), revenigis sian amikon de izoleco kaj nomumis lin por esti episkopo en Bagrevan[9].

Historio de la armenoj[redakti | redakti fonton]

Funkciante kiel episkopo, Moseo estis kontaktita de princo Sahak Bagratuni (mortita en 482 dum la batalo de Ĉarmano kontraŭ persa armeo), kiu, aŭdinte pri la reputacio de Moseo, petis lin verki historion de Armenio, precipe la biografiojn de armenaj reĝoj kaj la originoj de la armenaj naĥararaj familioj[10] .  Armena historiisto Artaŝo Matevosjan konsideras ke Moseo kompletigis sian verkon Historio de Armenio en la jaro 474 p.K. surbaze de sia studo pri la Kroniko de la armena historiisto de la 6-a jarcento, Atanas Taronaci[11].

Unu el liaj ĉefaj kialoj por akcepti la peton de Sahak Bagratuni estas donita en la unua parto de Historio de Armenio, aŭ Historio de la armenoj : "Ĉar kvankam ni estas malgrandaj kaj tre limigitaj en nombro kaj estis konkeritaj multajn fojojn de eksterlandaj regnoj, tamen ankaŭ multaj kuraĝaj agoj estis faritaj en nia lando, indaj esti skribitaj kaj memorataj, sed pri kiuj neniu ĝenis sin noti."  Lia verko estas unua historia memoraĵo, kiu kovris la tutan historion de Armenio ekde tre antikva periodo ĝis la morto de la historiisto mem. Lia Historio servis kiel lernolibro por studi la historion de Armenio ĝis la 18-a jarcento. La historio de Moseo ankaŭ donas riĉan priskribon de la perbuŝaj tradicioj popularaj inter la tiamaj armenoj, kiel la am-historio de Artaŝo kaj Satenik kaj la naskiĝo de la dio Vahagn. Moseo vivis ankoraŭ kelkajn jarojn, kaj li mortis iam fine de la 490-aj jaroj[12].

Literatura influo[redakti | redakti fonton]

Tri eblaj fruaj referencoj al Moseo en aliaj fontoj estas kutime identigitaj. La unua estas en la verko Historio de Armenio de Ghazar Parpeci (ĉirkaŭ 495 aŭ 500 p.K.), kie la aŭtoro detalas la persekutadon de pluraj rimarkindaj armenaj individuoj, inkluzive de la "benita Moseo la filozofo,"[13][14] identigita de iuj kleruloj kiel Moseo de Ĥoreno. Sed ekzistas neniu indiko ĉe Parpeci ke tiu Moseo "kunmetis iujn ajn historiajn verkojn[15]". La dua estas la Libro de Leteroj (6-a jarcento), kiu enhavas mallongan teologian disertaĵon de "Moseo de Ĥoreno". Tamen ĉi tiu traktaĵo, ne estante historia verko, ne povas konvinke esti atribuita al la historiisto Moseo.  La tria ebla frua referenco estas en manuskripto el la 10a-11a jarcentoj enhavanta liston de datoj atribuitaj al Atanas de Tarono (6-a jarcento): sub la jaro 474, la listo havas "Moseon de Ĥooreno, filozofo kaj verkisto". Ĉi tiu mencio tamen estas konsiderata kiel tro necerta.

Hiperkrita fazo[redakti | redakti fonton]

Komenciĝante en la 19-a jarcento, kiel parto de ĝenerala tendenco en tiuj jaroj por reekzameni kritike la validecon de klasikaj fontoj, la Historio de Armenio verkita de Moseo iĝis duba. La konkludoj atingitaj de Alfred von Gutschmid enkondukis en la "hiperkritan fazon" de la studo de la verko de Moseo. Multaj eŭropaj kaj armenaj erudiciuloj verkantaj komence de la 20-a jarcento reduktis ĝian gravecon kiel historia fonto kaj datis la Historion iam en la 7-a ĝis 9-a jarcentoj[16][17]. Stepan Malĥasjanc, armena filologo kaj spertulo pri klasika armena literaturo, komparis ĉi tiun fruan kritikan periodon de la fino de la 19-a ĝis la komenco de la 20-a jarcentoj kun "konkurso", per kiu unu erudiciulo provis superi la alian en sia kritiko pri Moseo.

Modernaj studoj[redakti | redakti fonton]

En la fruaj jardekoj de la 20-a jarcento, erudiciuloj kiel FC Conybeare, Manuk Abeghjan kaj Stepan Malĥasjanc malakceptis la konkludojn de la erudiciuloj de la hiperkrita lernejo. Etnografia kaj arkeologia esplorado dum ĉi tiu tempo konfirmis informojn, kiuj troviĝis nur en la verko de Moseo kaj subtenis ilian vidpunkton reiri la datadon al la 5-a jarcento[18] .

Antaŭaj kritikaj punktoj reviviĝis  en la dua duono de la dudeka jarcento. Ekzemple Robert W. Thomson, la antaŭa posedanto de la katedro pri armenaj studoj ĉe la universitato Harvardo kaj la tradukisto de pluraj klasikaj armenaj verkoj, asertis, ke la raporto de Moseo enhavis diversajn anakronismojn. Lia aliro en taksado de la laboro de Moseo estis kritikita kiam la angla traduko de Historio de Armenio aperis en 1978.  La punktoj kiujn li levis poste estis defiitaj. Vreĵ Nersesjan, la Kuratoro de la Kristana Mezorienta Sekcio ĉe la Brita Biblioteko, diskutis pri multaj el la punktoj de Thomson, inkluzive de sia posta datado de la verkado kaj lia aserto, ke Moseo simple verkis apologiaĵon por la bagratidoj:

Se jes, kiel oni klarigas tiam la kompletan maltrankvilon de Moseo pri la okazaĵoj antaŭ la 440 kaj lian silenton pri la eventoj gvidantaj la arabajn trudenirojn kaj okupadon de Armenio inter 640–642? Cetere, se la difinita celo de la Historio estis "plifortigi la reputacion de la familio bagratidoj" tiam ĉi tiuj eventoj devus esti centra temo de lia historio; kies lerta uzado alportis la bagratidan superecon ... La ekleziaj interesoj ne montras la 8-a jarcenton. Ekzistas neniu eĥo de la Kalcedona konflikto kiu atakis la armenojn de 451 ĝis 641 kiam la eklezia unueco formulita fare de la konsilio de Teodosiopoo estis rezignita[19][20].

Gagik Sargsjan, armena erudiciulo pri la klasikaĵoj kaj plej elstara fakuli pri Moseo, ankaŭ admonis Thomson pri anakronisma hiperkritikismo kaj pro obstina rehavo kaj "eĉ troigo de la asertoj iam prezentitaj" de la erudiciuloj de la fino de la 19a kaj frua 20a jarcento, kaj precipe, de Grigor Ĥalatjanc (1858–1912). Sargsjan rimarkis, ke Thomson, kondamnante la malsukceson de Moseo mencii siajn fontojn, ignoris la fakton, ke "antikva aŭ mezepoka aŭtoro eble havis siajn proprajn regulojn mencii la fontojn apartajn de la reguloj de moderna scienca etiko." La akuzo de Thomson pri la ŝtelkopio de Moseo kaj supozata misprezento de fontoj ankaŭ estis kontraŭbatalita fare de akademiuloj kiuj asertis ke Thomson "traktis mezepokan verkinton kun la normoj" de dudeka-jarcenta historiografio kaj substrekis ke multaj klasikaj historiistoj, grekaj kaj romaj egale, okupiĝis pri la sama praktiko.  Aram Topĉjan, Esplorkunlaboranto ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo de Armenaj Studoj, konsentis kun tiu observado, kaj notis ke estis strange ke Thomson kulpigus Moseon pro malsukcesado mencii siajn fontojn ĉar tio estis akceptita praktiko inter ĉiuj klasikaj historiistoj.

La laboro de Moseo de Ĥoreno estas agnoskita kiel grava fonto por la esplorado de urarta kaj frua armena historio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj verkaĵoj estas atribuataj al Moseo:

  • Historo de Armenio
  • Eseo pri Retoriko
  • Eseo pri Geografio
  • Letero antaŭ la Supreniro de la Sankta Virgulino Maria
  • Homilio antaŭ la Transfigurado de Kristo
  • Preĝo al Kripsima, armena virgulino, sankta kaj martiro
  • Uzataj himnoj de la Armena Apostola Adorado
  • Komentoj pri la armenlingva gramatiko
  • Geografio ("Asĥaracuyc") - priskribo de la mondo kun mapoj (Poste Geografio laŭ Moseo kiu estis plurfoje eldonata de la sciencistoj de la 7-a jarcento el Armenio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 To Hellēnikon: Byzantinoslavica, Armeniaca, Islamica, the Balkans and modern Greece. Jelisaveta S. Allen, John Springer Langdon – 1993 – p. 112
  2. Chahin, Mack. The Kingdom of Armenia: A History. Londono: RoutledgeCurzon, 2001, p. 181 (ISBN 0-7007-1452-9).
  3. armene Traina, Giusto. "Մովսես Խորենացու «Դասական» Ավանդության Հայոց Պատմության Ա գրքի 5-րդ գլուխին մեջ" ("La klasika tradicio de Movses Ĥorenaci en la ĉapitro 5 de Libro 1 en la Historio de la Armenoj"). Patma-Banasirakan Handes 134 (1992), pp. 28–32.
  4. armene Stepan Malkhasyants. "Introduction" in Movses Khorenatsi's Հայոց Պատմություն, Ե Դար [Historio de la Armenoj, 5a jarcento]. Gagik Sargsyan (eld.) Erevano: Hajastan Eldonejo, 1997, p. 7. (ISBN 5-540-01192-9).
  5. Malkhasyants. "Introduction" in History of the Armenians, p. 7.
  6. armene Gagik Sargsyan. «Մովսես Խորենացի» [Movses Ĥorenaci]. Armena Soveta Enciklopedio. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1982, vol. 8, pp. 40–41.
  7. armene Movses Ĥorenaci. Հայոց Պատմություն, Ե Դար [Historio de Armenio, 5a jarcento], Traduko kun komentoj kaj citaĵoj de Stepan Malkhasyants. Gagik Kh. Sargsyan (eld.) Erevan: Hajastan Eldonejo, 1997, 3.68, p. 276. (ISBN 5-540-01192-9).
  8. Hacikyan, Agop Jack, Gabriel Basmajian, Edward S. Franchuk, and Nourhan Ouzounian. The Heritage of Armenian Literature: From the Oral Tradition to the Golden Age, Vol. I. Detrojto: Wayne State University, 2000, p. 307. (ISBN 0-8143-2815-6).
  9. Malkhasyants. "Introduction" in History of the Armenians, p. 15.
  10. Malkhasyants. "Introduction" in History of Armenia, p. 16.
  11. armene Matevosyan, Artashes S. "Մովսես Խորենացին և Աթանաս Տարոնացու Ժամանակագրությունը" [Kronikoj de Movses Ĥorenaci kaj Atanas Taronaci] Patma-Banasirakan Handes 124 (1989), p. 226.
  12. Movses Khorenatsi. History of the Armenians, 1.4, pp. 70–71.
  13. armene Hasratyan, Morus. “Որ՞ն է Մովսես Խորենացու ծննդավայրը.” [Kie estis la naskiĝloko de Moseo de Ĥoreno?] Lraber Hasarakakan Gituyjunneri 12 (1969), pp. 81–90.
  14. armene Hovhannisyan, Petros. "Review of History of the Armenians." Banber Yerevani Hamalsarani. 45 (1982), pp. 237–239.
  15. Robert W. Thomson "Introduction" in Moses Khorenats'i. History of the Armenians. Cambridge, MA: Harvard University Press, p. 3. (ISBN 0-674-39571-9).
  16. france Jean-Pierre Mahé, The Problem of the Greek Sources of Movsēs Xorenac‘i's History of Armenia, ĉe Revue des Études Arméniennes 30 (2005–2007), p. 505.
  17. france Traina, Giusto. "Moïse de Khorène et l'Empire sassanide," ĉe Rika Gyselen (ed.), Des Indo-Grecs aux Sassanides: Données pour l'histoire et la géographie historique. Peeters Publishers, 2007, p. 158. (ISBN 978-2-9521376-1-4).
  18. Hacikyan et al. Heritage of Armenian Literature, pp. 305–306.
  19. "Moses Khorenats'i, History of the Armenians. Translation and Commentary on the Literary Sources by Robert W. Thomson (Review)", 1980, paĝoj 268–270. (armene)
  20. Nersessian, Vrej. "Review of History of the Armenians." Journal of Ecclesiastical History 30 (oktobro 1979): pp. 479–480.