Moska kukurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
moska kukurbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbitaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Subfamilio: Cucurbitoideae
Genro: Kukurbo ’’ Cucurbita
Specio: C. moschata
Cucurbita moschata ia
(DUCHESNE ex LAM.) Duchesne ex POIR.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Moska kukurbo (Cucurbita moschata) estas kultivata plantospecio el la familio de la Kukurbacoj (Cucurbitaceae), kiu hejmiĝas en Ameriko. Hodiaŭ, ĝi estas kultivata tutmonde en varmaj regionoj. Subgrupo de la moska kukurbo estas la buternuksa aŭ pirforma kukurbo.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La moska kukurbo estas unujara, herba planto, kiu kreskas rampante aŭ grimpante kaj atingas longecon de ĝis 6 metroj. La kompleta planto estas harkovrata. La tigo estas iom eĝa. La pedunkloj estas 30 cm aŭ pli longaj. La foliplato estas 20 ĝis 30 cm granda, larĝe ovale korforma ĝs ronda kaj kun blankaj punktoj. Ĝie estas malforte loba kun tri ĝis kvin ovalaj ĝis triangulaj loboj La folirando estas denta segilforma.

Floro[redakti | redakti fonton]

La moska kukurbo esta monoika kaj speratseksa. La floroj staras unuope en la foliakselojn. La maskla floro havas 16 ĝis 18 cm longan flortigon, tre mallongan kalikon. La petaloj estas kvin ĝis 13,5 cm longaj. La inaj floroj havas dikan 3 ĝis 8 cm longan flortigon. La ovario estas globforma, ovforma, cilindra, pirforma aŭ kegloforma. La kaliko estas tre malgranda. La pistilo portas tri lobaj stigmoj.

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

frukto

La fruktoj estas en formo kaj koloro tre diveraj kirasbero. La surfaco estas glata aŭ havas ripojn, malofte ĝi estas veruka aŭ grajna. La koloro esta hele ĝis malhele verda, unukolora verda aŭ kun kremkoloraj makuloj. La ŝelo estas dika, sed relative mola. La fruktkarno estas hele ĝis malhele oranĝkolora aŭ verda.La gusto estas iom ĝis tre dolĉa, la karno estas mola kaj ĝenerale ne fibra. La multaj semoj estas ovalaj ĝis eliptaj, (8 ĝis 21) x (5 ĝ 11) mm grandaj kaj havas flave blanka surfaco.

folio

Diferenco al aliaj kukurboj[redakti | redakti fonton]

La diferenco al aliaj kukurboj estas, ke la pedunklo estas malmola kaj havas eĝojn. La transiro al la frukto estas tre dika. La tigo estas malmola kaj kun glataj riloj..[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio nur estas konata kiel kultplanto. La moska kukurbo jam estis kultivata en antaŭkolumbia tempo en meza, suda Ameriko kaj en la sudoriento de Usono. Poste ĝi estis enkondukita en la plej multaj regionoj de la Tropikoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

pirforma kukurbo (Cucurbita moschata ‚Butternut‘)

La nordamerikaj kulturvarioj estas divideblaj en tri grupoj:

  • „Cheese“ (fromaĝo): diversforma frukto, ofte iom plata kaj kun flave bruna ŝelo.
  • „Crookneck“ (krimulkolo (?)): la frukto estas je la fino rondigita kaj havas longan kolon.
  • „Bell“ (sonorilo): la frukto estas sonorilforma.

Tiu engrupigo validas nur por nordamerikaj kultivaroj. Kolumbiaj regionaj rasoj havas ofte pli malgrandajn fruktojn kun malhelaj semoj. Japanaj kultivaroj, ekzemple ‚Ĉirimen‘ kaj ‚Kikuza‘, havas ofte verukajn kaj sulkajn fruktojn.

La ofte kultiva kulturvario estas ‚Butternut‘, kiu estas uzata kiel vintra kukurbo. La malnova, precipe en Usono de la 19a jarcento ŝatata kultivaro ‚Cheese‘, estas hodiaŭ ŝatata por konservoj aŭ kiel furaĝo.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La planto ŝatas varmajn kaj humidajn regionojn. Ĝi estas la plej ofte kultivata kukurbo de la tropikoj.[2] Tradicie la moska kukurbo estas kultivata kune kun maizo, fazeoloj kaj aliaj kukurboj.

La planto estas dissemata komence de la pluvsezono. La evoluo daŭras kvin ĝis sep monatoj. Kelkaj kultivaroj bezonas nur tri ĝis kvar monatoj, precipe tiuj sur la duoninsulo Jukatano.

En Hindujo la moska kukurbo estas vaste kultivata, ankaŭ en la seka Panĝabo. Tie ekzistas granda nombro de kamparaj rasoj. La hodiaŭaj bredadceloj estas frua maturiĝado, alta enhavo de karoteno kaj alta procentaĵo de inaj floroj.[3]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas regionoj kie kaj la floroj, la junaj ŝosoj, nematuraj fruktoj kaj maturaj fruktoj estas manĝataj kiel legomo. El la maturaj fruktoj oni ofte faras dolĉaĵojn. La semoj estas rostitaj kaj uzataj komplete aŭ muelite en unupotaĵoj. Ili havas altan procentaĵon de oleo kaj proteino.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj arĥeologaj trovaĵoj de la planto estas en kavernoj de nordorienta Meksikio (kaverno de Ocampo, Tamaulipas) kaj venas el la tempo 4900 ĝis 3500 a. K. Pliaj trovaĵoj estas el Tikal (2000 antaŭ ĝis 850 p.K.) kaj el Huaca Prieta, Peruo (3000 p.K.). Ekde la 19a jarcento la moska kukurbo estas kultivata en Hindujo, Javo, Angolo kaj Japanujo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 71-83. ISBN 0-85199-133-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 75. ISBN 0-85199-133-5
  2. N.M. Nayar, Rajendra Singh: Taxonomy, distribution and ethnobotanical uses. In: N.M. Nayar, T.A. More: Cucurbits. Science Publishers, Enfield 1998, S. 1-18. ISBN 1-57808-003-7
  3. B.R. Sharma, Tarsem Lal: Improvement and Cultivation of Cucurbita and Benincasa. In: N.M. Nayar, T.A. More: Cucurbits. Science Publishers, Enfield 1998, S. 155-165. ISBN 1-57808-003-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]