Moskeo-Katedralo de Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Spain Andalusia Cordoba BW 2015-10-27 13-54-14.jpg

La Moskeo-Katedralo de Kordovo estas iama granda moskeo de Kordovo (Hispanio), nun servanta kiel katolika katedralo.

Sur loko de la moskeo staris jam en la antikvo sanktigejo, kie la visigotoj konstruis kirkon en ĉirkaŭ 600. Post la araba konkero de la teritorio, la araboj ekuzis ĝin ekde 784 kiel moskeo kaj komencis trakonstrui ĝin. La laboradoj daŭris dum ĉirkaŭ 200 jaroj kaj tiel elformiĝis la dua plej granda islama preĝejo, kiu kapablis akcepti plurmil kredantojn samtempe. Abd ar-Rahman la 2-a faris aldonojn al la Moskeo de Kordovo.

La internon de la moskeo dividas plurmil kolonoj. La mihrabo (ornama preĝa niĉo) estis konstruita en la 10-a jarcento sub direktado de bizancaj majstroj.

La kristanoj reokupis Kordovon en 1236 kaj oni ekuzis la moskeon kiel kristana preĝejo. Imperiestro Karlo la 5-a permesis en la 16-a jarcento al ekleziaj gvidantoj de la urbo, ke oni konstruigu kristanan katedralon en interno de la moskeo.

Legendo pri la la Kordovaj sonoriloj de la katedralo de Santiago-de-Kompostelo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 997 Almanzoro decidis enmarŝi kun inmensa armeo en Santiago-de-Kompostelon. En tiu urbo troviĝis la plej grava sanktejo de la kristana kredo en la Ibera Duoninsulo, nome la tombo de la apostolo Jakvo en la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo, la tieaj pilgrimadoj el ĉiuj eŭropaj regionoj estis similaj al tiuj kiuj celis la urbon Mekkon por islamanoj. Ĉi tiu sanktulo krome, estis la inspiro de kristanaj soldatoj en iliaj bataloj kontraŭ la islamanoj. La armeo de Almanzoro eniris en Santiago-de-Kompostelo la 10-an de aŭgusto. La trupoj de Almanzoro disrabis ĉiujn juvelojn kaj arĝentaĵojn kiujn ili trovis en la ĉefa preĝejo, sed, la plej alt-valora milit-akiro estus io tre simpla: la sonoriloj de tiu preĝejo. Jam laŭlegende, Almanzoro deziris uzi tiujn sonorilojn kiel oleo-lampojn en la kordova moskeo, same li deŝiris la lignaĵojn de tiu preĝejo por esti uzataj poste, okaze de la pligrandigo de la Moskeo de Kordovo. La soldatoj de Almanzoro poste revenis en Kordovon kun siaj akiroj.

La sonoriloj ŝajne utilis kiel oleo-lampoj en la kordova moskeo. Kiam la kastilia reĝo Ferdinando la 3-a konkeris Kordovon en la jaro 1236, la legenda historio rakontas, vere aŭ ne, ke la reĝo ordonis resendi la sonorilojn en Santiago-de-Kompostelon. Do, la tradicio diras, ke islamaj malliberigitoj transportis la sonorilojn en la novan preĝejon konstruitan por gardi la tombon de la apostolo Ĵakvo en la galega ĉefurbo. Estas necese diri, ke la historio kaj la artistoj troigis la aferon. Tiu unua preĝejo konstruita en Santiago-de-Kompostelo kaj poste detruita de Almanzoro, ne estis simila al la nuntempa impona katedralo. Male, temis pri malgranda baziliko, supozeble, do, ankaŭ la sonoriloj ne estus tre grandaj, ĉar en Kordovo ili utilis kiel simplaj olelampoj. Laŭdire temis pri 11 sonoriloj malgrandaj. La ceteraj sonoriloj ankaŭ prirabitaj de Almanzoro dum liaj milit-agadoj estis fanditaj kaj ankaŭ senditaj al Santiago-de-Kompostelo. Dum la rekonstruo de la katedralo de Santiago en la 16-a jarcento oni starigis novan turon, hodiaŭ konata kiel turo de la horloĝo aŭ turo Berenguela. Ĉi turo bezonis grandan sonorilon, tiel, oni fandis ĉiujn sonorilojn havigitajn el Kordovo por konstrui la “sonorilon Berenguela” pezanta 6.433 kilogramojn. Tiu jam granda sonorilo troviĝas nuntempe ĉe la klostro de la katedralo, ĉar nova sonorilo konstruita en Nederlando funkcias hodiaŭ en tiu turo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por la tuta ĉapitro "La Kordovaj sonoriloj de la katedralo de Santiago-de-Kompostelo", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 14-17.