Moskeo Id Kah
La Moskeo Id Kah (ujgure: Héytgah Meschit, ĉine 艾提尕尔 (el la persa: عیدگاه Eidgāh, t.e. Loko de la Festoj) estas moskeo situanta en Kashgar, Xinjiang, en la okcidento de la Ĉina Popola Respubliko. La Moskeo Id Kah estas la plej granda en Ĉinio kaj ĉiutage ĝi gastigas ĉirkaŭ 10,000 kredantojn kaj povas akcepti ĝis 20,000 personoj interne.
La moskeo estis konstruita de Saqsiz Mirza en 1442 aldonante malnovajn strukturojn de la jaro 996 kaj ĝi kovras 16,800 kvadratajn metrojn.