Moskeo Imamo Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo Imamo Ali
moskeomaŭzoleo • rekonilo [+]
Koordinatoj31° 59′ 46″ N, 44° 18′ 51″ O (mapo)31.99611111111144.314166666667Koordinatoj: 31° 59′ 46″ N, 44° 18′ 51″ O (mapo)

Estiĝo977

Moskeo Imamo Ali (Irako)
Moskeo Imamo Ali (Irako)
DEC
Moskeo Imamo Ali
Moskeo Imamo Ali

Map
Moskeo Imamo Ali
Vikimedia Komunejo:  Imam Ali Mosque [+]
vdr

La Sankta Maŭzoleo de Ali (arabe: حرم الإمام علي‎), ankaŭ konata kiel Moskeo de Ali, estas moskeo situanta en la urbo Najaf, Irako, kaj estas la tria plej sankta loko por pli ol ducent milionoj dw la ŝijaa branĉo de Islamo. ‘Alī ibn Abī Tālib, la kuzo de Mohamedo, la kvara kalifo por la sunaistoj, la unua imamo (en ŝiajismo) estis enterigita ĉi tie. Laŭ ĉi lasta grupo, apud la restaĵoj de Ali troviĝas ankaŭ tiuj de Adamo kaj Noa.

La maŭzoleo-moskeo estis konstruita de la irana reganto de la bujida dinastio 'Adud al-Dawla en 977 sur la tombo de Ali. Post ĝia detruado pro fajro, la moskeo estis rekonstruita de la selĝuko Malik Ŝaho la 1-a en 1086, kaj rekonstruita poste de la safavida Ŝaho Ismail la 1-a iom post 1500.

Ĉar en ĝi supozeble troviĝas la mortaj restaĵoj de la dua plej grava islamano, la moskeo de Ali estas konsiderata de la ŝijaistoj kiel la tria plej sankta loko de la islama mondo kaj por ili Najaf estas la tria sankta loko post Mekko kaj Medino en Sauda Arabio.