Moskeo Bab al-Mardum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moskeo Kristo de la Lumo)
Moskeo Bab al-Mardum
secularized mosque • ermitejo • former mosque [+]
Koordinatoj39° 51′ 38″ N, 4° 1′ 27″ U (mapo)39.86055556-4.02425Koordinatoj: 39° 51′ 38″ N, 4° 1′ 27″ U (mapo)

Moskeo Bab al-Mardum (Kastilio-Manĉo)
Moskeo Bab al-Mardum (Kastilio-Manĉo)
DEC
Moskeo Bab al-Mardum
Moskeo Bab al-Mardum
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Moskeo Bab al-Mardum
Vikimedia Komunejo:  Cristo de la Luz (Toledo) [+]
vdr
Moskeo Bab al-Mardum.

La moskeo Bab al-Mardum, poste Preĝejo Kristo de la Lumo, estas la plej bone konservata moskeo el la dek kiuj iam ekzistis, dum la muzulmana epoko, en la urbo Toledo, Hispanio. Ĝi estis malgranda oratorio ligata al alirpordo de la urbo (Bab al-Mardum) por la uzado de la ĵusalvenintoj al Toledo aŭ por la forirontoj.

Ĝi apartenas al la epoko de la Kaliflando de Kordovo kaj konstruita en la jaro 999, laŭ la tabulo de ĝia ĉefa fasado. La absido estis aldonata en la 12-a jarcento kiam Alfonso la 6-a cedis ĝin al la kavaliroj de la ordeno de Sankta Johano, fondante la ermitejon de la Sankta Kruco. Oni konsideras ĉi tiun ampleksiĝon kiel la plej antikva montraĵo de mudeĥaro el kiu ekzistas atestilo.

La moskeo troviĝas en la kvartalo Sankta Nikolao. La nomo de la kristana templo venas de la bildo de krucumita Kristo, lokigita tie por la konsekrado de la moskeo kiel ermitejo. Ĝi estis anstataŭaĵo de la bildo de la Virgulino de la Lumo, kiu poste malaperis.