Moskeo de Ĝingerejber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La centra turo de la moskeo.

La Moskeo de Ĝingerejber aŭ simple Ĝingerejber (Masĝido) de Timbuktuo estas fama lernejo de Malio, konstruita en 1327. Ties dezajno estas atribuita al la arkitekto granada Abu Haq Es Saheli kiu ricevis 200 kg (40.000 mitkaloj) de oro el la mansa (imperiestro de Malio) Musa.[1] Ĝi estas ankaŭ madraso.

Escepte pri malgranda parto de la norda fasado, kiu estas farita el kalkoŝtono, la Moskeo de Ĝingerejber estas konstruita el tero kaj organikaj materialoj kiaj fibroj, pajlo kaj ligno. Ĝi havas tri internajn tribunojn, dudekkvin liniojn de pilieroj ordigitaj oriente-okcidente, spaco por preĝado kun enhavkapablo por 2.000 personoj kaj du minaretoj.

Ĝingerejber estas unu de la tri madrasoj kiuj komponas la aron de la Universitato de Sankore. Ĝi estis enmetita en la listo de la Monda heredaĵo de la Unesko en 1988,[2] kun la moskeo de Sidi Jahja kaj la moskeo de Sankore. En 1990 ĝi estis konsiderata endanĝerigita pro la sabloŝtormoj,[3] pro kio oni planis projekton por la restaŭrado kaj rehabilitado de la moskeo kiu ekis en junio de 2006, financita de la Aga Khan Trust for Culture, pere de la Helpoprogramo al Historiaj Urboj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manuel Pimentel. El arquitecto de Tombuctú. Barcelona, 2008. ISBN 9788492801114
  2. http://whc.unesco.org/archive/repcom88.htm#119 Report of the World Heritage Committee, Twelfth Session, 23-a de decembro de 1988, alirita en la 9-a de aprilo 2007 UNESCO Convention Concerning the Protection of World Cultural and Natural Heritage doi=SC-88/CONF.001/13 angle
  3. http://whc.unesco.org/archive/repcom90.htm#timbuktu Report of the World Heritage Committee, Fourteenth Session, paĝoj 17-18 doi=CLT-90/CONF.004/13 9-a de aprilo 2007, alirita en la 12-a de decembro de 1990, UNESCO Convention Concerning the Protection of World Cultural and Natural Heritage, angle
  4. http://www.afribone.com/article.php3?id_article=6085 La Cité des 333 saints abrite de nombreŭ chantiers de modernisation, alirita en la 9-a de aprilo 2007, Afribone Mali SA, franca.