Moskeo de Fatih

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo de Fatih
moskeovidindaĵo • arkitektura strukturo [+]
Koordinatoj41° 1′ 11″ N, 28° 56′ 59″ O (mapo)41.01972228.949722Koordinatoj: 41° 1′ 11″ N, 28° 56′ 59″ O (mapo)

ArkitektoAtik Sinan

Estiĝo1464

Moskeo de Fatih (Istanbulo)
Moskeo de Fatih (Istanbulo)
DEC
Moskeo de Fatih
Moskeo de Fatih
Lokigo de Istanbulo en Turkio

Map
Moskeo de Fatih
Vikimedia Komunejo:  Fatih Mosque [+]
vdr
Moskeo de Fatih.

La Moskeo de Fatih (turke Fatih Camii, "Moskeo de la Konkeranto") estas otomana moskeo en la distrikto Fatih de Istanbulo, Turkio. La origina moskeo de la loko estis konstruita inter 1463 kaj 1470 sur la loko de la Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj. Ĝi estis ege damaĝita en 1766 peo tertremo kaj estis rekonstruita en 1771 laŭ diferenca desegno. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekzemploj de Otoman-islama arkitekturo en Istanbulo kaj reprezentas gravan etapon en la disvolvigo de klasika otomana arkitekturo. Ĝi estas nomita laŭ la otomana sultano Mehmedo la Konkeranto, konata en turka kiel Fatih Sultan Mehmed, nome otomana sultano kiu konkeris Konstantinopolon en 1453, kiu poste iĝos Istanbulo.

La madraso Sahn-ı Seman, grava centro por studo de variaj tradiciaj islamaj sciencoj kiel teologio, juro, medicino, astronomio, fiziko kaj matematiko, estis parto de la Moskeo Fatih kaj estis fondita de la persa astronomo Ali Kuŝĝi kiu estis invitita de Mehmed al lia kortego en Istanbulo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Babinger, Franz (1992). Mehmed the Conqueror and His Time. Bollingen Series 96. Tradukita el germana de Ralph Manheim kaj eldonita de William C. Hickman. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-09900-6. OCLC 716361786.
  • Cruikshank, Dan (1996). Sir Banister Fletcher's A History of Architecture. Architectural Press. ISBN 0-7506-2267-9.
  • Freely, John (2000). Blue Guide Istanbul. W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-32014-6.