Moskeo de reĝo Abdulaho la 1-a
Aspekto
| Moskeo de reĝo Abdulaho la 1-a | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| moskeo | |||
| Bazaj datoj | |||
| Konstrustilo | Islama arkitekturo vd | ||
| Estiĝo | 1989 | ||
| Lando | Jordanio | ||
| Situo | Amano | ||
| Situo | |||
| Geografia situo | 31° 57′ 42″ N, 35° 54′ 47″ O (mapo)31.9615835.91312Koordinatoj: 31° 57′ 42″ N, 35° 54′ 47″ O (mapo) [+] | ||
| |||
La Moskeo de Abdulaho la 1-a (arabe مسجد الملك عبد الله الأول, Masǧid al-Malik ʿAbd Allah al-awwal) situas en la urbo Amano, ĉefurbo de Jordanio. Ĝi estas nomita laŭ Abdulaho la 1-a, la unua reĝo de la Regno de Jordanio. Ĝi estis konstruita de 1982 ĝis 1989.
La moskeo situas en la centro de Amano. Ĝia konstruo komenciĝis en 1982 kaj ĝi estis malfermita en 1989. La areo de la moskea komplekso estas 18 mil kvadrataj metroj . En ĝia koro staras okangula konstruaĵo , kronita de kupolo kovrita per bluaj mozaikaj kaheloj. Du minaretoj staras apud ĝi.
En la halo sub la kupolo estas loko por 3 000 devotuloj, kaj la moskea komplekso povas gastigi ĝis 10 000 devotuloj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Interne
-
dumnokte
-
Vido el la korto



