Moskovio (elemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Mc

moskovio

Mc
115
kemia elemento • sinteza elemento
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero moskovio (moscovium), Mc, 115
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Moskovio (antaŭe konata kiel ununpentio) estas la dumtempa nomo de IUPAC por sinteza superpeza kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la intertempan simbolon Uup kaj la atomnumeron 115.

La nomo moskovio estas oficiala ekde la fino de 2016[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la 2-a de februaro de 2004, teamo de rusaj sciencistoj el Centra Instituto por Atomkerna Esploro ĉe universitato de Dubna kaj usonaj sciencistoj el Nacia Laborejo Lawrence Livermore anoncis la sintezon de moskovio kaj ununtrio en ĵurnalo Physical Review C. Dum tiu eksperimento laŭ ili estis kreitaj kvar ununpenti-atomoj, kiuj ene de sekunderoj defalis en ununtri-atomoj. La teamo asertis, ke ili pafis americion (elemento 95) sur kalcion (elemento 20) produktante kvar atomojn da moskovio (elemento 115). Post malpli ol sekundo, ili malkombiniĝis al ununtrio (elemento 113). Ununtrio daŭris 1,2 sekundojn antaŭ ol malkombiniĝi al naturaj elementoj.

Je la 31-a de Januaro 2006 estis anoncite, ke svisaj esploristoj uzis plibonigitan metodon por krei 15 ununpenti-atomojn.

Moskovio en popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Oni teoriis, ke moskovio estis en insulo de stabileco. Verŝajne tial, ĝi estis menciita ofte en popola kulturo antaŭ la sintezo:

Referencoj[redakti | redakti fonton]