Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj
universitatoaltlernejo • historia loko
moto Мы создаем движение!
Ni kreas moviĝon
Informoj
fondodato 1896
fondinto(j) Nikolao la 2-a de Rusio vd
Situo
Geografia situo 55° 47′ 16″ N, 37° 36′ 29″ O (mapo)55.78777777777837.608055555556Koordinatoj: 55° 47′ 16″ N, 37° 36′ 29″ O (mapo)
lando Rusio
urbo Moskvo
Nombroj
nombro de studentoj 90 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Internacia Fervoja Unio vd
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT) (Moskvo)
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT) (Moskvo)
DEC
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT)
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT)
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (Eŭropa Ruslando)
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (Eŭropa Ruslando)
DEC
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj
Map
Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj
vdr

La rapida evoluo de fervoja transporto en Rusio, inkluzive konstruon de la plej granda Transsiberia fervojo (Transsib), postulis pliigon de novaj inĝenieroj kaj teknika personaro.

La 5-an de junio 1896 estis establita la Moskva Imperiestra Inĝeniera Altlernejo (IMIU). La 26-a de septembro samjare okazis ĝia inaŭguro en la luita konstruaĵo situanta en Tverskaja strato, Moskvo.

La 20-an de septembro 1898 ĝi okupis la novan 3-etaĝan konstruaĵon en la strato Baĥmetjevskaja (nun Obrazcov strato) situanta en Marjina Roŝĉa.

En 1901 oni diplomis la unuajn specialistojn. Ĝis 1913 682 inĝenieroj ricevis siajn prestiĝajn atestojn.

En 1913 IMIU estis renomita al la Moskva Instituto de Fervojaj Inĝenieroj, kun kvinjara instrua periodo. La 27-an de decembro 1913 ĝi ricevis la nomon de la imperiestro Nikolao II.

La 19-a de novembro 1924 en Sovetunio aperis la Moskva Instituto de Transportaj Inĝenieroj (MIIT).

La 15-a de junio 1993 MIIT ricevis universitatan statuson kaj estis renomita kiel la Moskva Ŝtata Universitato de Fervojaj Inĝenieroj (MIIT).

La ĉefa enirejo de la universitato

Nuntempe ĝi estas la plej granda universitato de la lando, kiu inkluzivas 37 branĉojn en 24 rusiaj regionoj. En MIIT instruiĝas pli ol 118.000 studentoj, el kiuj pli ol 1.800 personoj estas reprezentantoj de 28 landoj. Instruado estas efektivigata de 2508 instruistoj, inkluzive 284 profesorojn kaj 898 docentojn.

Tra la jaroj en la universitato diplomiĝis pli ol 360,000 tre kvalifikitaj specialistoj kun pli alta edukado.

Famaj eks-studentoj[redakti | redakti fonton]

  • Semjon Belits-Gaiman-Sovetia Olimpika naĝanto
  • Bidzina Ivanishvili estas Komercisto kaj politikisto El Kartvelio
  • Vitalij Malkin estas rusa komercisto kaj politikisto
  • Konstantin Borovoj estas rusa komercisto kaj politikisto
  • Igor Guberman-rusa poeto
  • Anatolij Ribakov - Sovetia kaj rusa verkisto
  • Jakov Dzhugashvili estas la filo De Josif Stalin
  • Igor Zaitsev-Sovetia armea komandanto
  • Grigorij Kaidanov - rusa-Usona ŝakmajstro
  • Viktor Vekselberg-rusa komercisto
  • Leonard Blavatnik-rusa-Usona komercisto
  • Vladimir Kuzmin - rusa muzikisto
  • Ilja Filatov-ekonomikisto, financisto, administranto[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]