Moskva Venko-Taga Parado 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
emblemo de la 65-jara datreveno de la Moskva Venko-Taga Parado

La Moskva Venko-Taga Parado 2010 organiziĝis la 9-an de majo 2010 - je la "Venko-Tago", por memorigi pri la 65-jara datreveno de la kapitulaco de Nazia Germanio en 1945. La parado markis la venkon de Sovetunio en la tiel nomata "Granda Patriota Milito" - ĝeneraligita rusa termino por la batalado inter Sovetunio kaj Nazia Germanio inkluzive de la Akso-ŝtatoj dum la Dua Mondmilito.

La evento de 2010 estis la plej larĝa parado en Moskvo ekde la kolapso de Sovetunio en 1991: Partoprenis 11 135 soldatoj, kaj vidiĝis inter alia 127 aviadiloj kaj helikopteroj, kaj la nova interkontinenta raketo Topol-M. Unuafoje, la parado de 2010 ankaŭ inkluzivis armeajn unuojn el ŝtatoj ekster la teritorio de eksa Sovetunio, kun reprezentiĝo el Francio, Pollando, Britio kaj Usono. Krome forte reprezentiĝis armeaj fortoj de la ŝtatoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, kiuj en 1945 estis parto de la teritorio de Sovetunio.

Internaciaj oficialuloj[redakti | redakti fonton]

gastaj ŝtatestroj en la parado de 2010

Mihai Ghimpu, oficanta prezidanto de Moldavio, fine de aprilo esprimis ke li ne venos al la evento, dirante "Mi ne havas ligojn al Moskvo. Nur la venkintoj partoprenas, kion la venkitoj faros tie?". Ebla motivo por Mihai Ghimpu estus la volo plibonigi la politikajn rilatojn inter la kulture tre parencaj landoj Moldavio kaj Rumanio, kies armeo ne estis invitita al la celebraĵo ĉar ĝi estis aliancano de Nazia Germanio dum la mondmilito. La reĝo Mikaelo de Rumanio, unu el la lastaj ankoraŭ vivaj ŝtatestroj de la epoko de la Dua Mondmilito, estis invitita fare de la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev.

La paradon gaste partoprenis inter alie la federacia kancelierino de Germanio, Angela Merkel, la oficanta prezidanto de Pollando, Bronisław Komorowski, la prezidanto de Popola Respubliko Ĉinio, Hu Jintao, la serbia prezidanto Boris Tadić, la bulgaria prezidanto Georgi Parvanov, la israela prezidanto Ŝimon Peres, la latvia prezidanto Valdis Zatlers kaj la vjetnamia prezidanto Nguyễn Minh Triết. Ankaŭ altaj reprezentantoj de Azerbajĝano, Armenio, Kroatio, Estonio, Grekio, Kazaĥio, Mongolio kaj Slovenio ĉeestis. La francia prezidanto Nicolas Sarkozy kaj la italia ĉefministro Silvio Berlusconi estis aliĝintaj, sed lastmomente rezignis por trakti la financan krizon de Eŭropa Unio. Britio kaj Usono "nur" reprezentiĝis fare de siaj ambasadoroj en Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]