Moskva armistico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Moskva armistico estis subskribita inter Finnlando unuflanke kaj Sovetunio kaj Unuiĝinta Reĝlando aliflanke la 19an de septembro, 1944, kio metis finon al la Daŭriga milito.[1] La Armistico restaŭris la Moskvan Pactraktaton de 1940, kun nombraj modifoj. Finnlando devis rezigni pri diversaj landlimaj teritorioj al Sovetunio.

La fina pactraktato inter Finnlando kaj multaj el la Aliancanoj estis subskribita en Parizo en 1947. Aldone Finnlando permesis sovetan bazon en Porkkala dum kvindek jaroj kaj devis pagi militkompenson. Krome Finnlando devis permesi la Finnlandan Komunisman Partion kaj malpermesi tiujn partiojn kiujn Sovetunio konsideris faŝismaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Malbone W. Graham. (1945). "Armistices – 1944 Style". The American Journal of International Law 39, 2: 286–95.