Moskva fervojo (ruseМосковская железная дорога) estas filio de Rusaj fervojoj kiu administras la duonon de ĉirkaŭurbaj fervojaj operacioj de Rusio kaj kvaronon de la pasaĝera trafiko de la lando. Depost 2009, la fervoja kompanio, kiu havas sian sidejon apud Komsomolskaja placo en Moskvo, dungis 73 600 personojn[1]. Ĝi administras fervojajn servojn en la plimulto de Centra Rusio, inkluzive de Moskvo kaj Moskva provinco (ĉiuj fervojoj krom la fervojo al Sankt-Peterburgo, kiu estas administrata de Oktjabrjskaja fervojo), Smolenska, Vladimira, Rjazanja, Tula, Kaluga, Brjanska, Orjola, Lipecka kaj Kurska provincoj.