Moskva skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio ekzistas sufiĉe memstare de la cetera Esperanto-poezio en Rusio, ĉar ĝi prezentas certan unuecon de la rondo, kaj la aliaj E-poetoj de Rusio ekzistas ĉiuj aparte kaj nek konstantajn kontaktojn, nek konstantan periodaĵon nun havas. Jen estas la ĉefaj karakterizaĵoj de la Moskva skolo.

  • Influiteco de la rusa klasika poezio kun ties estimo al preciza ritmo kaj rimo. Tiun influon peras tradukoj el la rusa, pri kiuj preskaŭ ĉiuj moskvanoj okupiĝas. De tiu vidpunkto multaj liberversaj poeziaĵoj, kiuj venas nun en Esperantan poezion el latinidaj landoj (kaj kiujn plej ofte prezentas, ekzemple, "Literatura Foiro") tute ne rilatas al normala poezio.
  • Sekvo al tradicioj de la plej bonaj ekzemploj de la rusa skolo de Esperanto-poezio, precipe de Hohlov kaj Deŝkin (kvankam al verkado de Naumov pli proksimas Miĥalskij). Tio rilatas kaj al la generacio de 60-aj – 70-aj, kaj al la nova generacio de 80-aj – 90-aj jaroj.
  • Intereso al teorio de Esperanto-poezio kaj tradukarto, studado de tiurilataj verkoj de Kaloscay, Danovskij k. a. (Pri neceso de tio zorgis jam la iniciatoro de MLEK A. Gonĉarov en 1988-89, kiu insistis ke ĉiu el literaturŝatantoj legu "Parnasan Gvidlibron", kaj V. Samodaj publikigis gravajn fragmentojn el teoriaj studoj en CkK). Certe, iuj el la moskvaj aŭtoroj pli zorge kaj konscie sekvas teoriojn (Tornado, Melnikov), iuj malpli, sed konscia rilato al versfarado ĉiam senteblas.
  • Klara esprimmaniero, danke al kio la senco de la poezia mesaĝo facile percepteblas, eĉ se uzado de lingvaj rimedoj propraj al Esperanto estas vaste aplikata. Nekomprenebla kaj senenhava "pura arto" neniam estis inter moskvanoj aprobata.
  • Influiteco de la kulturo de aŭtora kanto (esperanta kaj rusa), venanta el la 60-aj jaroj, ekde kiam popularaj rusaj kantoj estis tradukataj pro bezonoj de someraj esperantistaj tendaroj. Pluraj el poetoj-moskvanoj mem tradukis, verkis kaj plenumis kantojn (Tornado, K.Novikova, M.Povorin, O.Dadaev...), kaj la plej elstara rusa Esperanto-bardo Bronŝtejn ĉiam pleje influis la moskvanojn (li mem, neniam loĝinte en Moskvo, fakte apartenas al la Moskva skolo). Influo de la kantotekstoj al nekanta poezio fakte ordigas ritmon kaj enhavon de verkoj; samtempe kantotekstoj de moskvanoj estas pli altkvalitaj ol averaĝe, ĉar la aŭtoro verkas ilin konsiderante postulojn de nekanta poezio.

La sorto de Moskva skolo estas nun tute certa. Verkoj de ĝiaj aŭtoroj komencas eldoniĝi kaj ricevi agnoskon en Esperantujo. Feliĉe, nun jam atingeblas ĉiuj originalaj beletraj verkoj de Tornado-Tokarev; aperis libroj de Giŝpling, I.Naumov kaj Bronŝtejn. Verkoj de moskvaj aŭtoroj, krom en la eldonataj en la urbo mem "Moskva Gazeto" kaj "Scienco kaj Kulturo", aperadis en "Monato", "Literatura Foiro", "La Ondo de Esperanto" kaj aliaj renomaj revuoj. Tiu ĉi libro, prezentanta aldonan kvaron da moskvaj poetoj, faras ekziston de la skolo nerefutebla fakto. (Nikolao Gudskov, el postparolo al "Moskvaro")

Listo de poetoj, apartenantaj al Moskva skolo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne, por krei plenan bildon pri la skolo, necesas eldoni antologion pri ĉiuj poetoj, kiuj al ĝi apartenas. malsupre estas prezentataj nur la nomojn de ĉefaj ĝiaj protagonistoj el diversaj generacioj (en ĉiu grupo estas farata listo laŭ la alfabeta ordo). 1. "Protoperiodo" – poetoj,vivintaj kaj verkin-toj ĉefe antaŭ la 1960-aj jaroj: Georgo Deŝkin, Nikolaj Ĥoĥlov, Aleksandr Logvin, Nikolaj Nekrasov.

2. Pliaĝa generacio – poetoj, kies ĉefa kreado aŭ poezia maturiĝo okazis en la frua periodo de Moskva skolo, inter fino de de la 1950-aj kaj mezo de la 1980-aj jaroj: Miĥail Bronŝtejn, Konstantin Gusev, Isaak Ĥoves, Ludmila Novikova, Ivan Lubjanovskij, Vladimir Samodaj, Bonifatio Tornado (Boris Tokarev).

3. Nova generacio – poetoj, disfloro de kies talentoj okazis en kadroj kaj sub influo de MLEK: Grigorij Arosev, Oleg Ĉajka, Miĥail Giŝpling, Klara Ilutoviĉ, Valentin Melnikov, Ivan Naumov, Miĥail Povorin, Solomon Vysokovskij.

4. Moskvaj esperantistoj, konstante ne okupiĝantaj pri poezia kreado aŭ tradukado, sed sporade verkantaj poemojn, plejparte prezentante ilin al MLEK-anoj (ankaŭ komencantaj poetoj, kies talento ankoraŭ en sufiĉe evoluis): Viktoro Aroloviĉ, Andreo Jakovlev, Aleksej Besĉastnov, Vladimir Edelŝtejn, Irina Gonĉarova, Nikolao Gudskov, Vadim Ĥmelinskij, Lubovj Motyljova, Arkadij Rjabov, Natalja Soljakova (Barabaŝka), Aron Zisman.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]