Moskvo (Majno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskvo
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 04920
Demografio
Loĝantaro 475  (2020) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 4′ N, 69° 53′ U (mapo)45.070555555556-69.891111111111Koordinatoj: 45° 4′ N, 69° 53′ U (mapo) [+]
Alto 224 m [+]
Areo 47,96 km² (4 796 ha) [+]
Moskvo (Usono)
Moskvo (Usono)
DEC
Moskvo
Moskvo
Situo de Moskvo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moscow, Maine [+]
vdr
Kennebec rivero

MOSKVO (Majno) estas urbo en kantono Somerset, ŝtato Majno, Usono (angle Moscow, county Somerset, Maine state, US) situanta en fora nordoriento de la lando, kie kune kun la ŝtatoj Masaĉuseco, Konetikuto, Rod-Insulo, Vermonto, Nov-Hampŝiro konsistigas konglomeraton Nov-Anglio.

En 2014 ĝia civito nombris 512 rezidantojn, el kiuj viroj estas 53.7%, virinoj 46.3%). Averaĝa aĝo egalas 46.9 jarojn.

La urbo havas entute areon 124.22 km² ekvivalentan al 47.96 mi². Ĝi situas 735 futojn (224 m) super marnivelo, apud lago Wyman kaj rivero Kennebec.

Historio[redakti | redakti fonton]

Joseph Baker alvenis kun sia edzino kaj ses infanoj en 1783. Lia sepa infano Dorcas naskita la 29-an de julio 1784, estis la unua bebo tiea.

Antaŭ 1810 la loĝantaro de la regiono triobliĝis.

Tiam loĝantoj apelaciis nomi la setlejon kiel Bakerstown kaj poste Northfield, sed ili estis refutitaj, ĉar jam samnomaj setlejoj ekzistis. La francaj soldatoj, rifuĝintoj tien kaj en najbaran kanadan Kebekion el Francio, proponis la nomon de rusia Moskvo, kiun ili okupis aŭtune de 1812.

La 30-an de januaro 1816 Moskvo estis korpigita kiel la 21-a urbo de la ŝtato Majno. La 23-an de julio 2016 oni solenis la 200-an jubileon de la urbo.

Libraro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]