Mostaccino
Aspekto
Mostaccino (mustasì en la loka dialekto) estas itala spicita biskvito farita en Crema, Lombardio.[1]
Ĉefe uzata en la preparado de la plenigaĵo de tortelli cremaschi, ĝi inkluzivas muskaton, cinamon, kariofilon, macison, koriandron, stelanizon, nigran pipron kaj kakaon inter la ingrediencoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu spica biskvito estis jam konata en la deksep-jarcenta kuirarto. Iam disvastigita tra Lombardio, ĝi nun troviĝas nur en la urbo Crema kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.[2]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Alberto Naponi, La poesia è un risotto all'acciuga. Il mio viaggio nelle meraviglie della cucina e della vita, Rizzoli, 2014, (ISBN 88-586-7327-1)
- Vincenzo De Cesare, Tradizione alimentare e territorio: l’esempio del cremasco, tezo diskutita la 24an de majo 2007 en la Universitato de Milano
Referencoj kaj notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alla ricerca del mostaccini perduti. Arkivita el la originalo je 2021-10-19. Alirita 2021-09-07.
- ↑ Il vero Tortello Cremasco si fa solo con la ricetta della Confraternita