Hays-kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de la Hays-kodo

La Hays-kodo (angle Hays CodeMotion Picture Production Code) estis regularo kaj gvidlinio rilate al la cenzurado de plejmultaj usonaj filmoj aperintaj inter 1930 kaj 1968. Ĝi estis nomita laŭ ties kreinto Will H. Hays.

Ekzistis oficejo, kiu celis plenumigi la kodon, ofte nomita Breen-oficejo pro la nomo de ties unua administranto, Joseph I. Breen.