Motu One (Markizinsuloj)
Etoso
Motu One | ||
---|---|---|
Motu One dekstre | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Markizinsuloj | |
Geografia situo | 7° 51′ S, 140° 23′ U (mapo)-7.85-140.383Koordinatoj: 7° 51′ S, 140° 23′ U (mapo) | |
Longo | 300 m | |
Larĝo | 100 m | |
Areo | 0,03 km² (30 ha) | |
Plej alta loko | sennoma 3 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Motu One estas malgranda neloĝata insulo kiu apartenas al la Markizinsuloj, Franca Polinezio. Ĝi situas 30 kilometrojn nordoriente de Eiao kaj 9 kilometrojn oriente de Hatutu.
La unua okcidentulo kiu vizitis la insulon estis la usonano David Porter en 1813. Li nomis ĝin Lincoln Island. En 1992 oni deklaris Motu One al naturrezervejo, ĉar sur la insulo vivis multaj kelonioj kaj marbirdoj.
Unu el la Societaj Insuloj ankaŭ nomiĝas Motu One.