Moutier-Rozeille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moutier-Rozeille
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Felletin
INSEE kodo 23140 [+]
Poŝtkodo 23200
Kodo laŭ INSEE 23140
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Paul Burjade
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 435 (1 999)
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°55′03″N 2°11′52″O  /  45.9175°N, 2.19778°O / 45.9175; 2.19778 (Moutier-Rozeille) (mapo) Koordinatoj: 45°55′03″N 2°11′52″O  /  45.9175°N, 2.19778°O / 45.9175; 2.19778 (Moutier-Rozeille) (mapo)
Alto 437 m - 671 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19,66 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Moutier-Rozeille en Francio
45° 55′ 03″ Nordo 2° 11′ 52″ Oriento / 45.9175 °N, 2.19777777778 °O / 45.9175; 2.19777777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moutier-Rozeille [+]
vdr

Moutier-Rozeille estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 435 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Moutier-Rozeille etendiĝas sur 19,66 km², kaj havis 435 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 22 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Moutier-Rozeille situas je alteco de 671 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Moutier-Rozeille apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Paul Burjade, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La "turo Catinaud" ne estas restaĵo de eksa feŭda kastelo, sed estis fakte konstruita komence de la 20-a jarcento fare de S-ro Pierre Catinaud, proprietulo de la samnoma hotelo, kiu situas 400 metrojn el la turo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Moutier-Rozeille apartenas al la kantono de Felletin, kies ĉefurbo estas Felletin. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]