Movado por Nacia Liberigado de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anoj de la Movado por Nacia Liberigo de Armenio

La Movado por Nacia Liberigado de Armenio (armene Հայ ազգային-ազատագրական շարժում Haj azgajin-azatagrakan ŝarĵum) ankaŭ konata kiel Liberiga movado armena, Armena revolucia movado, Partizana armena movado (ֆիդայական շարժում), Volontula armena movado estis movado kiu celis establi Unuiĝintan Armenion kiu inkluzivis politikajn kaj militistajn movadojn, krom la sociaj kaj kulturaj. Ĝi atingis sian pinton dum la Unua mondmilito kaj la sekvaj jaroj dum la dispartigo de la Otomana imperio.

Influita de la Klerismo kaj la naskiĝo de naciismo en la Otomana imperio, la movado disvolviĝis en la unua duono de la 1860aj jaroj. La movado emerĝis simile al la movadoj de la Balkana duoninsulo, speciale la grekaj revoluciuloj, kiuj batalis en la Greka milito de sendependiĝo. La armena elito kaj pluraj aniĝintaj movadoj serĉis la manieron defendi la armenan popolon loĝanta en la Otomana imperio, kiuj estis kristanoj, disde la muzulmanoj. La plejmulto el la armenoj estis kamparanoj, kvankam la lasta celo estis la puŝo por estigi reformojn, unue en la ses vilajaoj kaj, kiam ĉi tiuj malsukcesis, kun la kreado de armena ŝtato en la teritorioj kie, tiutempe, estis regataj de la otomanoj aŭ rusoj, sed iamaj partoj de Granda Armenio.

En la lasta parto de la 1880-aj jaroj, la movado estis estrata de tri armenaj politikaj partioj Social-demokrata partio Hunĉakian, Partio Armenakan kaj la Armena Revolucia Federacio. Estiĝis geriloj kontraŭ la otomana registaro kaj la kurdaj neregululoj en la orientaj regionoj de la Imperio. La armenoj vidis en Rusio naturan alianciton en la batalo kontraŭ la turkoj. Tamen, la rusoj ankaŭ praktikis tre subpremigan politikon en Kaŭkazio. Dume, la rusoj premis la otomanan registaron subskribi la armenajn reform-petojn post ilia retiriĝo el Eŭropo post la Balkanaj militoj, en 1914.