Movado por la Sendependo de Sicilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movado por la Sendependo de Sicilio
emblemo
partio
Komenco 8-a de septembro 1943 vd
Fino 15-a de aŭgusto 1951 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Palermo
Ideologio

Sicilia naciismo • regionismo

Ĉefestro(j) Andrea Finocchiaro Aprile vd
vdr
Sendependisma versio de sicilia flago.

La Movado por la Sendependeco de Sicilio (itale Movimento per l'Indipendenza della Sicilia) aŭ MIS, estas por-sendependeca politika movado aktiva en Sicilio inter 1943 kaj 1947, reaktivigita en 2004, kiu pledas por la disiĝo de la insulo Sicilio rilate al Italio .

La movado naskiĝis en septembro 1942 kiel Comitato per l'Indipendenza della Sicilia (CIS), prenante kiel referenco la glorojn de la sicilaj antaŭaj epokoj. Inter ĝiaj fondintoj estas Giovanni Guarino Amella, kiu poste poziciigus sin en pli modera aŭtonomio. La unua prezidanto kaj gvidanto de MIS estis Andrea Finocchiaro Aprile, kiu kolektis heterogenajn politikajn eksponentojn, same kiel la socialisma revoluciulo Antonio Canepa, kiu fariĝis komandanto de la Volontula Armeo por la Sendependeco de Sicilio (EVIS). Kvankam ekzistis ankaŭ iu dekstra fluo, parte de la terposedantoj kaj de la mafia orbito.

En 2004, post jardekoj da negrava agado, la MIS solidiĝi kaj konservis sian politikan agadon, kvankam kun multe malpli da influo kaj reprezentado ol la MIS ekde la 1940-aj jaroj.