Movado por unuiĝo de Rumanujo kaj Moldavujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unuiĝinta Rumanujo-Moldavujo

La movado por unuiĝo de Rumanujo kaj Moldavujo estiĝis fine de la 20-a jarcento, iom post kiam Moldavujo deklariĝis sendependa de Sovetunio. Historie la plimultaj etnoj kaj la regiono de Moldavujo apartenis al Rumanujo. Post kiam disfalis Sovetunio venis la peto ke ambaŭ ŝtatoj unuiĝu. Tion subtenas en Moldavujo la kristandemokratia kaj la naciliberala partioj.

La plejaj kontraŭantoj de tiu unuigo en Moldavio estas la loĝantoj de la majoritate ruslingva (aŭ tute nerumanlingva) orienta regiono de Ĉednestrio.

Manifestacio de la PPCD - „Rumana popolo - rumana lingvo“ en Kiŝinevo, Moldavujo (februaro 2002)

Bibliografio

  • Lenore A Grenoble: Language Policy in the Soviet Union. Springer, 2003. ISBN 1-4020-1298-5
  • Peter Cross John Mackinlay: Regional Peacekeepers. United Nations University Press, 2003. ISBN 92-808-1079-0
  • Stefan Troebst: Der Transnistrienkonflikt und seine Bearbeitung durch die OSZE, in: Afrikanische Perspektiven - Theorie und Praxis ziviler Konfliktbearbeitung in Osteuropa. Zürich: Rüegger Verlag, 1998. (S. 347-382) ISBN 3-7253-0604-4