Saltu al enhavo

Moyen-Ogooué

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moyen-Ogooué
Blazono
provinco de Gabono [+]

LandoGabono

ĈefurboLambaréné
- koordinatoj1° S, 11° O (mapo)-0.510.5Koordinatoj: 1° S, 11° O (mapo)
Akvokolektejo18 535 km² (1 853 500 ha) [+]
Areo18 535 km² (1 853 500 ha) [+]

Loĝantaro69287 (2013)
Denseco3,74 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2GA-3

Moyen-Ogooué (Tero)
Moyen-Ogooué (Tero)

Moyen-Ogooué (Gabono)
Moyen-Ogooué (Gabono)
DEC

Map
Moyen-Ogooué
Vikimedia Komunejo:  Moyen-Ogooué Province [+]
vdr

La provinco Moyen-Ogooué estas unu el la naŭ provincoj de Gabono. Laŭ la stato de 2013 en la provinco vivis 69 287 loĝantoj sur areo de 18 535 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun provinco Estuaro, provinco Woleu-Ntem, provinco Ogooué-Ivindo, provinco de Ngounié kaj provinco Ogooué-Maritime. Provinca ĉefurbo estas la urbo Lambaréné, kiu ekster Afriko konatas precipe pro tio ke tie la alzaca kuracisto Albert Schweitzer starigis faman hospitalon. Estante ankaŭ teologo, muzikisto, verkisto kaj misiisto, li pro sia senlaca vivoverko en Lambaréné en 1952 gajnis la Nobel-Premion pri Paco.

la provinca ĉefurbo Lambaréné borde de la rivero Ogooué