Moyeuvre-Petite
| Moyeuvre-Petite | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Regiono | Grand Est, historie | ||
| Departemento | |||
| Arondismento | Thionville | ||
| Kantono | Hayange / Hayingen | ||
| INSEE kodo | 57492 [+] | ||
| Poŝtkodo | 57250 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 442 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 81 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 16′ N, 6° 1′ O (mapo)49.2691666666676.0247222222222Koordinatoj: 49° 16′ N, 6° 1′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 185 m [+] | ||
| Areo | 5,43 km² ( 543 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Moyeuvre-Petite - jen france - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Moselle, nomata laŭ la rivero Mozelo, en la historia kultura regiono Loreno kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("granda oriento"). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 442 loĝantoj sur areo de 5,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 81 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Thionville kaj al la kantono Hayange / Hayingen.
Historie la loko ekde la 9-a jarcento estis parto de loĝloko nomita germane Modover, sed tiu nomo kiel Granda escepto en la regiono ne konserviĝis kiam meze de la 17-a jarcento la najbara Francio konkeris kaj en 1659 aneksis tiun parton de la duklando Luksemburgio kaj instalis la franclingvan nomon Moyeuvre, kiu iĝis Moyeuvre-Grande en 1792 kadre de la Franca Revolucio, kiam parto de la komunumo estis apartigita kiel nova komunumo Moyeuvre-Petite; inter 1811 kaj 1833 la du loĝlokoj estis reunuigitaj sed de tiam pluestas aparte. Kiam inter 1871 kaj 1918/1919 la regiono apartenis al la Germana Imperiestra Regno, oni ne insistis pri germana nomo de la tiam ankoraŭ relative nova loĝloketo, sed mikslingvo baptis la lokon Klein-Moyeuvre, kaj la nomo arbitre donita de la naziaj okupantoj dum la Dua Mondmilito eĉ ne menciindas, ĉar ĝi neniel estis bazita sur historia evoluo. La antaŭa malnovaltgermana nomo Modover tamen pluvivas en variaĵo de la nuna franclingva nomo por la lokuloj de ambaŭ komunumoj: la loĝantoj en la franca nomiĝas aŭ Moyeuvriens aŭ Modoveriens.
La teritorio havas limon kun la najbaraj komunumoj Avril, Moyeuvre-Grande, Neufchef kaj Ranguevaux.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]





