Mozárbez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozárbez
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37183
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 514  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 5° 39′ U (mapo)40.857777777778-5.6513888888889Koordinatoj: 40° 51′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 877 m [+]
Areo 44,85 km² (4 485 ha) [+]
Mozárbez (Provinco Salamanko)
Mozárbez (Provinco Salamanko)
DEC
Mozárbez
Mozárbez
Situo de Mozárbez
Mozárbez (Hispanio)
Mozárbez (Hispanio)
DEC
Mozárbez
Mozárbez
Situo de Mozárbez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mozárbez [+]
vdr

Mozárbez estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Mozárbez estas derivata etimologie el iama skribmaniero Moçaraves (en nuna hispana mozárabes) ĉar plej verŝajne restis mozaraboj (kristanoj kiuj restis en regnoj de Al Andalus) kiam novaj kristanoj venis post la Reconquista. Manko de scio pri tiu afero kondukis al enmeto en la maldekstra duono de la blazono de tri nigraj kapoj de maŭroj kun afrikaj trajtoj, dum la mozaraboj nek estis afrikaj nek islamanoj nek maŭroj, sed kristanoj kaj posteuloj de kristanoj de antaŭ la Islama invado de Iberio.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alizaces, Cilleros el Hondo, La Dehesilla, Montellano, Mozárbez, San Cristóbal de Monte Agudo, Santo Tomé de Rozados, Turra kaj Ventorro de la Paloma, krom la senhomejoj Allende del Camino, Ariseos, Minas de Prado Viejo kaj Torrecilla, okupas totalan areon de 44,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 493 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed el la fino de la 20-a jarcento ĝi akiris ilin denove pro proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas 13 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]