Mozaraba arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozarabaj arkoj en la preĝejo de Santiago de Peñalba, Leono.

Mozaraba arto (de la araba musta 'rab 'arabigita') referencas al arto disvolvigita de mozaraboj, tio estas hispaniaj kristanoj kiuj vivis en islama teritorio (Al-Andalus) en la periodo el la islama invado (711) ĝis fino de la 11-a jarcento konservante sian religion kaj ian aŭtonomecon por ekleziaj kaj juraj aferoj.

La komunumoj de mozaraboj retenis por la praktikon de siaj religiaj ritoj kelkaj el la visigotaj temploj antaŭaj al la islama okupacio kaj nur rare konstruis aliajn novajn, ĉar spite ian religian toleron, estis tre limigitaj la rajtigoj por starigo de novaj preĝejoj; kaj ĉiuj estis starigitaj nur en ruraj aŭ ĉeurbaj medioj, kaj ĉiam malriĉe.

Kiam la vivkondiĉoj en islama al-Andalus malboniĝis por kristanoj kaj samtempe la kristanaj regnoj de la nordo de Iberio komencis etendon (Reconquista) kiu bezonis novan loĝantaron por koloniigi la konkeritajn teritoriojn, kelkaj el tiuj mozaraboj decidis elmigri al la proponitaj teritorioj. Al ilia hispanigita kulturo estis supermetitaj elementoj de islama kulturo kaj kunportis al la novaj kristanaj regnoj plinovigajn elementojn en ĉiaj medioj.

Laŭ Francisko Azorín Mozaraba arto estas Tipa arto de la kristanoj submetitaj de la araboj dum la regado de ĉi tiuj en la hispana duoninsulo (8ª-11ª j.c.). La arkitekturo imitas la visigotajn tipojn, la arkoj estas hufoformaj, la volboj cilindraj.[1] Li indikas etimologion el la araba mostarab (arabigita).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 144.
  2. Azorín, samloke.