Mozelo (vinregiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
germanaj vinregionoj
kultivaro ‘Riesling‘
laboristoj en akradekliva vitejo Doktorberg, uboparto Bernkastel, majo 1954
akradekliva vitejo ce la Mozelo: malfone Zell, fone dekstre, Kaimt, rigardo de la Collisturm suden.
vitejo en la vinarealo Brauneberger Juffer
Ürzig (malfone), Erden (dekstre fone), la monto dekstre estas la 360 m alta Borberg
vitregiono en la distriktaro Treviro, 1868
vitregiono en la distriktaro Koblenco, 1868

Mozelo estas la nomo de germana vinregiono por kvalita vino de certa vinregiono en la valo de la rivero Mozelo kun la flankaj valoj de Saro kaj Ruwer laŭ la germana vinjuro. Ĝis la jaro 2006 tiu regiono nomiĝis „Mosel-Saar-Ruwer“. La urboj en tiu vinregiono estas Saarburg, Konz, Treviro, Schweich, Bernkastel-Kues, Traben-Trarbach, Zell, Cochem kaj Koblenco. La plej grandaj vinlokoj laŭ la grandeco de la vitejoj estas Piesport, Zell (Mozelo), Leiwen, la Konzer Tälchen, Neumagen-Dhron, Mehring, Bernkastel-Kues kaj Trittenheim.

Ĝeneralaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu regiono la troviĝas unu el kelkaj el la plej malnovaj vinurboj de Germanujo nome TreviroAugusta Treverorum , la plej malnova vinloko de Germanujo, Neumagen, kun la romia vinŝipo de Neumagen kaj la plej malnova muelejo norde de la Alpoj, nome la „Karlsmühle“, de romia origino apud Mertesdorf.

La regiono havas unu el la ple granda akradekliva kultivadejo de la mondo kun pli ol 5300 hektaroj. Ankaŭ ĉi tie troviĝas la plej granda kultivadejo de Riesling en la mondo. En la regiono oni produktis en 2012 vinon en 669 125 hektolitroj.[1] La plej akra vitejo de la mondo estas la Bremmer Calmont kun dekliveco de ĉ. 65 gradoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vitaj kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Sur 91 % de la vitejoj kreskas blankajn vinkultivarojn.

Dominas Riesling (60,5 %) kaj Müller-Thurgau (ĉ. 14,0 %). Krome estas kultivataj Elbling (6,1 %), Kerner (4,0 %) kaj Spätburgunder (4,0 %).[2]

La plej gravaj vitkultivaroj en la vinregiono Mozelo (stato 2008)
kultivaro koloro sinonimoj areo (%) areo (ha)
1. Riesling blanka 60,5 5,384
2. Müller-Thurgau blanka Rivaner 14,0 1.256
3. Elbling blanka 6,1 546
4. Kerner blanka 4,0 376
5. Spätburgunder ruĝa Pinot Noir 4,0 352
6. Dornfelder ruĝa 3,6 332
7. Weißer Burgunder blanka Klevner, Pinot Blanc 2,7 235
8. Bacchus blanka 0,9 84
9. Grauburgunder blanka Ruländer 0,8 67
10. Regent ruĝa 0,7 61
11. Chardonnay blanka 0,4 33
12. Reichensteiner blanka 0,3 26
13. Ortega blanka 0,2 20
14. Optima blanka 0,2 16
15. Findling blanka 0,2 16
16. Auxerrois blanka 0,2 13
18. St. Laurent ruĝa 0,1 11
19. Müllerrebe ruĝa Pinot Meunier 0,1 10
20. Dunkelfelder ruĝa 0,1 9
21. Merlot ruĝa 0,1 8
22. Frühburgunder ruĝa 0,1 8
23. Sauvignon Blanc blanka 0,1 5
24. Gewürztraminer blanka 0,1 5

Fonto: Statistisches Landesamt Rheinlandpfalz[3]

Blankaj kultivaroj[redakti | redakti fonton]

White Wine Glas.jpg permesitaj blankaj vitkultivaroj White Wine Glas.jpg

Ruĝaj kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Red Wine Glass.jpg permesitaj vitkultivaroj Red Wine Glass.jpg

Fonto: Taschenbuch der Rebsorten, Fachverlag Fraund

„Grand Cru“ kaj Erste Lage, ligo de la predikataj kaj kvalitvinaj bienoj[redakti | redakti fonton]

La Grand Cru-vinarealoj laŭ Hugh Johnson estas la jenaj:

La VDP deklaris jenajn vinarealoj de siaj membroj kiel unuranga arealo:

Vinbienoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Krom la malgrandaj kaj mezgrandaj vinentreprenoj, ofte familiaj entreprenoj, laulonge de la Mozelo ekzistas i.a. jenaj renomaj vinbienoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Laufner, Verkehrsamt der Stadt Trier (Hrsg.): 200 Jahre Qualitätsweinbau an Mosel-Saar-Ruwer. Die Weinbauverordnungen des Trierer Kurfürsten Clemens Wenzeslaus 1787. trier texte, Trier 1987.
  • Friedrich Wilhelm Koch: Der Weinbau an der Mosel und Saar. Lintz, Trier 1881 (Online-Ausgabe dilibri Rheinland-Pfalz).
  • Peter Braatz, Ulrich Sauter, Ingo Swoboda, Hendrik Holler: Weinatlas Deutschland. Hallwag. München. 2007. ISBN 978-3-8338-0638-4
  • Stuart Pigott, Andreas Durst, Ursula Heinzelmann, Chandra Kurt, Manfred Lüer, Stephan Reinhardt: Wein spricht Deutsch. Scherz. Frankfurt am Main.2007. ISBN=978-3-502-19000-4
  • Stuart Pigott, Manfred Lüer, Andreas Durst. Mosel. Weine, Winzer, Landschaften. Scherz. Frankfurt am Main. 2009. ISBN=978-3-502-15173-9
  • Jancis Robinson:Das Oxford Weinlexikon.Hallwag, Gräfe und Unzer. München.2006. ISBN=978-3-8338-0691-9
  • André Dominé (Hrsg.): Wein. Könemann. Köln. 2000. ISBN=3-8290-2765-6
  • Helmut Prössler:Koblenz 2000 Jahre und der Wein.Schriften zur Weingeschichte.volumo 107. Gesellschaft für Geschichte des Weins. Wiesbaden. 1993. ISSN=0302-0967
  • Felix Meyer:Der Weinbau an Mosel, Saar und Ruwer. Görres.Koblenz.1927

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deutsches Weininstitut Statistiken 2013/14, [1] wayback=20140708051435 Deutscher Wein Statistik 2013/2014 (PDF; 723 kB)
  2. Deutsches Weininstitut: Statistik 2009/2010; Statistisches Bundesamt
  3. Statistisches Landesamt Rheinlandpfalz, Bestockte Rebfläche der Keltertrauben 1989 - 2009 nach ausgewählten Rebsorten und Anbaugebieten, Mainz, 2009, rete