Mrákotín (germane: Mrakotin) estas kampurbo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Jihlava, Regiono Vysočina. Ĝi etendiĝas sur dislimejo de Javořica montetaro kaj Křižanova montetaro en supermara alteco 545 metroj, proksimume 6 kilometrojn okcidente de Telč. En 2023 ĉi tie vivis 876 loĝantoj. Konsisto de la kampurbo estas krom la propra Mrákotín (la katastra teritorio Mrákotín u Telče) ankaŭ domaroj Dobrá Voda (k. t. Mrákotín u Telče) kaj Praskolesy (k. t. Praskolesy u Mrákotína).