Mr. Popper's Penguins

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mr. Popper's Penguins (la pingvenoj de Sro. Popper) estas porinfana libro verkita de Richard kaj Florence Atwater; ĝi ricevis la mencion Newbery Honor Book en 1939. Ĝi estis origine publikita en 1938. Ĝi rakontas tla historion de malriĉa domofarbisto nome Sro. Popper kaj lia familio, kiu loĝas en la malgranda urbo Stillwater en la 1930-aj jaroj. La familio Popper neatendite ricevas posedon de pingveno, nome Kapitano Cook. Poste la familio ricevas pingveninon el la bestoĝardeno, kiu pariĝas kun Kapitano Cook kaj havas 10 pingvenidojn. Tio komplikas la familian vivon.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-13. Alirita 2013-12-08.