Mr. Tambourine Man

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Mr. Tambourine Man" (Sinjoro Tamburinulo) estas kanto verkita de Bob Dylan, publikigita kiel unua diskero en la akustika flanko de lia albumo de Marto 1965 nome Bringing It All Back Home. La populareco de la kanto kondukis Dylan registri ĝin koncerte multaj fojojn kaj ĝi estis inkludita en pluraj kompilalbumoj. Ĝi estis ankaŭ tradukita en aliaj lingvoj kaj estis uzata aŭ referencita en televidprogramoj, filmoj kaj libroj.

La kanto estis ludita kaj registrita de multaj artistoj, kiel the Byrds, Judy Collins, Melanie, Odetta, kaj Stevie Wonder inter aliaj. La versio de the Byrds estis publikigita en Aprilo 1965 kiel ilia unua unuopaĵo en Columbia Records, kaj atingis la numeron 1an kaj en la usona Billboard Hot 100 kaj en la brita UK Singles Chart sukcesolistoj, same kiel estis la titolkanto de ilia debutalbumo, Mr. Tambourine Man. La registraĵo de the Byrds pri la kanto estis ege influa por la popularigo de muzikaj subĝenroj folk rock kaj jangle pop, kio kondukis multajn tiutempajn bandojn imiti tiun fuzion de jangly gitaroj kaj intelektula vortumado en tajdo de unuopaĵaj sukcesoj. Dylan mem estis parte influita por registri per elektraj instrumentaro aŭkultante la reverkadon fare de the Byrds pri sia kanto.

La kanto de Dylan havas kvar strofojn, el kiuj the Byrds uzis nur la duan por sia registraĵo. La versioj de Dylan kaj de the Byrds aperis en variaj sukcesolistoj range inter la plej grandaj kantoj de ĉiuj tempoj, kiel apero kaj en la listo de la gazeto Rolling Stone de la 500 plej bonaj iamaj kantoj. Ambaŭ versioj ricevis premiojn Grammy Hall of Fame.

La kanto havas brilan, sugestan melodion kaj famiĝis pro sia superrealisma bildaro, influita de artistoj tiom diversaj kiel la franca poeto Arthur Rimbaud kaj la itala kinreĝisoro Federico Fellini. La vortumado alvokas la nomigan titolrolulon ludi kanton kaj certigas, ke la rakontanto sekvos. Interpretoj de la vortumado inkludis peanon omaĝe al drogoj kiel LSD, alvokon al la muzo de la kantisto, speguladon de la petoj de la publiko al la kantisto, kaj eĉ religiajn interpretojn.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mr. Tambourine Man en la angla Vikipedio.