Mru (popolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradicia Mru-vilaĝo en la birma subŝtato Ĉin.

La popolo Mrumrua popolo ankaŭ konata kiel Murong, Mrun. La popolo Mru de Bangladeŝo kaj Mjanmaro estas konata kiel Mro, Mrucha kaj Taung-Mro, respektive. Ĉiuj tiuj nomoj referencas al la triboj kiuj vivas en la landlimaj regionoj inter Mjanmaro (Birmo), Bangladeŝo kaj Barato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La mroa popolo estas subgrupo de la popolo ĉin, de kiuj kelkaj vivas en okcidenta Mjanmaro. Ili ankaŭ troviĝas en la norda birma ŝtato Raĥine.

En Bangladeŝo, ili loĝas en la Ĉitagongaj Montetareoj en la sudorienta parto de Bangladeŝo, unuavice en la sudorienta distriko Bandarban kaj en la monteta distrikto Rangamati. Laŭ la censo de 1991 en la lando estis 22 178 mruoj[1].

En Barato, ili loĝas en Okcidenta Bengalio[2].

Mru virinoj laborantaj en vilaĝo en Bangladeŝo. Unu el ili surhavas tradician vestaĵon.
Mru-knabo ludanta la ploong.

La mru-popolo estas disigita en kvin klare distingeblaj lingvaj kaj kulturaj subgrupoj: la anok, ĉüngma, dömrong, dopteng kaj rümma[3].

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La Mru-homoj parolas precipe la mroan lingvon (lingvon 'mru'), konsideritan "Severe endanĝerigita" de UNESKO[4].

Tradicie, la popolo Mru ne havis skribitan alfabeton por ilia parolata lingvo, kvankam kelkaj Mru-homoj scipovas legi kaj skribi labirman lingvon aŭ la bengalan lingvon (Bangla)[5]. La Mru lingvo estas skribata en ambaŭ la latina kaj la mroa alfabetoj, kreita en la 1980-aj jaroj de Man Ley Mru[4]. Proksimuma 80% el mru-gento estas legokapabla en la mroa alfabeto[6].

Mru-virinoj faranta la dancon Chiasotpoi (videaĵo)

La plimulto de la Mru sekvas teravadan budaismon[7]

La Mru-homoj tenas nombron de tradiciaj kredoj pri kosmologio.

En 1982 Kramadi Menle evoluigis la mruan alfabeton. Poste aperis Unikoda bloko por la mrua lingvo. La 17-an de februaro 2022 verkisto kaj esploristo de la mrua komunumo en la Ĉitagongaj Montetareoj Younguang Mro prezentis sian libron "Totong", kiu iĝis la unua gramatiko de la mroa lingvo. Kreante ĝin li sekvis la stilon de la bengala kaj angla gramatikoj[1].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej grandaj sociaj ritoj de la Mru homoj estas Chesotpoi. Almenaŭ unu bovino aŭ pli da estas oferita en sindediĉo al la sankta spirito kun la intenco de estanta libera de malsano aŭ ajna malbeno.

Inter la kulturaj trajtoj de la mru-popolo estas la ploong, tipo de buŝorgeno farita de nombro de bambuaj tuboj, ĉiu kun disa anĉo[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 পান্থ রহমান রেজা (Pantha) (2023-03-19) La unua gramatiko de la mrua lingvo donas esperon al indiĝena komunumo (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-30.
  2. (en) Hattaway, Paul (2004). Peoples of the Buddhist World: A Christian Prayer Diary Arkivigite je 2014-05-15 per la retarkivo Wayback Machine (PDF). Pasadena, CA: William Carrey Library. p. 195. ISBN 9780878083619.
  3. (en) Brauns, Claus-Dieter; Löffler, Lorenz G. (2013). Mru Hill People on the Border of Bangladesh. ISBN 978-3034856942. OCLC 1058690344.
  4. 4,0 4,1 (en) Evans, L. (2011). "Endangered languages: the full list". The Guardian.
  5. (en) Skutsch, Carl, eld. (2005). Encyclopedia of the World's Minorities. New York: Routledge. p. 181. ISBN 1-57958-468-3.
  6. (en) "Mro (Mru) alphabet and language", www.omniglot.com.
  7. (en) Barua, Shantu (Julio 2015). "Neo-Buddhists in Bangladesh: A Study on the Oraon Tribal Community, its Socio-Religious and Popular Culture[rompita ligilo]".
  8. (en) Simon Broughton; Mark Ellingham (2000). World Music: Latin and North America, Caribbean, India, Asia and Pacific. Rough Guides. paĝoj 100–. ISBN 978-1-85828-636-5.

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Mru people en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.