Muĝtahid
Aspekto
Muĝtahid' (arabe مجتهد, latinliterigo laŭ sistemo DMG muǧtahid)[1] estas la termino de signifa religia jura klerulo en islamo. En ŝijaismo la muĝtahid' estas jura oficialulo kiu kapablas kaj rajtas je memstara apliko de juro (nomata iĝtihad). La posteno tamen ne signifas la kapablojn kaj rangon de ajatolo.
Muĝtahid' havu ampleksajn konojn pri:
- plej detalaj nuancoj de la araba lingvo,
- korano kaj la sunaoj,
- la ŝario, la islama jura sistemo, kaj
- pri logiko.
La similsona termin muĝahid' - sen centra sono "t" - signifas "aktivulon de la sankta batalo" kaj devenas de la termino ĝihado, kiu baze havas la saman etimologian vortoradikon kiel iĝahid kaj muĝahid, kies fundamenta takso estu disvastigo kaj defendo de la islamo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinz Halm: Die Schiiten (germane: "la ŝijaanoj"), Eldonejo Beck 2005, ISBN 3-406-50858-8
- Jörg Schlabach: Scharia im Westen: Muslime unter nicht-islamischer Herrschaft und die Entwicklung eines muslimischen Minderheitenrechts für Europa (same germane: "Ŝario en la okcidenta mondo: Islamanoj sub ne-islama rego kaj la evoluo de islama minoritata juro por Eŭropo"), Eldonejo Lit Berlino kaj Monastero (Vestfalio) 2009, ISBN 3-643-10432-4, en partoj senkoste legebla per retejo Guglo-libroj
- difino franclinga en la retejo at-tawhid.net
- Кто такие муджтахиды? ("Kiuj estas la muĝtahidoj?"): difino ruslinga en la retejo islam.by Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La e-lingva aldono de apostrofo kompreneble estas kompromiso: en la araba la vorto ne havas o-finaĵon, kaj en Esperanto la termino ĝis nun ne estas tiom priskribata ke eblus diri ke "muĝtahido" estas ĝenerale konata vorto; per aldono de apostrofo konserviĝas la sono de la araba termino, sed ĝi tamen estas kontentige adaptata al la e-lingva gramatiko