Muar (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muar
urbetoadministra teritoria unuo • royal town (Malaysia)
Administrado
Poŝtkodo 84000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 2° 3′ N, 102° 34′ O (mapo)2.05102.56Koordinatoj: 2° 3′ N, 102° 34′ O (mapo) [+]
Alto 36,88 m [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Muar (Malajzio)
Muar (Malajzio)
DEC
Muar
Muar
Situo de Muar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muar Town [+]
vdr


Muar, ankaŭ nomita Bandar Maharani, laŭ javia skribo: موار estas historia urbego, havenurbo en Malajzio, en subŝtato Ĝohoro, en distrikto Muar. Muar estas ĉefurbo de la distrikto. Ĝi havas la titolon reĝa urbego.

Vojo en Muar
Hotelo en Muar
La horloĝa turo de Muar

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponto en Muar
Ponto en Muar

Muar situas laŭ la sudokcidenta marbordo de Malaja duoninsulo ĉe buŝo de samnoma rivero Muar. La distanco ĝis Kuala-Lumpuro estas 156 Km, ĝis Singapuro 159 Km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Muar okazis en 1361. Fortikaĵo estis konstruita fare de la lasta sultano de Malako. Portugaloj alvenis en 1511, ankaŭ ili konstruis fortikaĵon por defendi la kolonion kontraŭ la nederlandanoj. Ankaŭ la britoj konstruis fortikaĵon ĉe la rivero kontraŭ la japanoj dum la 2-a mondmilito. Brutala atako de komunistaj teroristoj okazis en 1950.

La moderna Muar estis fondita en 1885, en 2001 ĝi ricevis municipan statuson.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Muar estas centro de la mebla industrio, krome gravas la komercado kaj fiŝkaptado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Muar estas ligita per ĉefvojoj kaj fervojaj linioj, ankaŭ haveno funkcias. Pontoj helpas la trafikon.

Moskeo en Muar
Templo en Muar

Klimato[redakti | redakti fonton]

Muar apartenas al la tropika klimato kun influoj de la musono kaj maro. La pluvokvanto estas abunda precipe inter aprilo kaj septembro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]